Surguto (ruse Сургут) estas urbo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra en Rusio.

Surguto
Surgut, Russia 06.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628400 [+]
Retpaĝaro www.admsurgut.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 360 590  (2017) [+]
Loĝdenso 1 019 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 15′ N, 73° 26′ O (mapo)61.2573.433333333333Koordinatoj: 61° 15′ N, 73° 26′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 353,97 km² (35 397 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Surguto
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Surgut [+]
Information icon.svg
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71136.

La urbo estis fondita en jaro 1594.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1965.

La interurba telefona kodo estas 3462, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 15′ N, 73° 26′ O (mapo)61.2573.433333333333.

La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Obj (Обь), en 10 km de fervoja stacio kun la sama nomo kiel la urbo.

En la urbo estas flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 6 mil loĝantojn.

En jaro 2009 la urbo havis 299 mil loĝantojn.

HistorioRedakti

En la 1950-aj jaroj la urbo konsistis el du partoj: la malnova Surguto, situanta ĉe la maldekstra bordo de rivero Bardakovo ĉe tie enfluo al la rivero Obo, kaj Ĉjornij Mis (ruse Чёрный Мыс; Nigra Kabo). Tiu lasta formiĝis en la 1930-aj jaroj kiel loĝloko de malkulakigitaj kaj ekzilitaj kamparanoj[1]. Suma loĝantaro estis proksimume 6000 homoj. Ĉiuj konis unu la alian, preskaŭ neniu ŝlosis la pordojn, boatoj kaj retoj kuŝis subĉiele, apud la urbo staris ĉasistaj kabanoj kun provizio[2]. Lokanoj tre ŝatis la romancon surbaze de poemo "Anakoretino" (ruse Затворница) de la rusa poeto Jakov Polonskij. Oni kantis ĝin dum ĉiuj familiaj festenoj kaj nomis "surguta himno"[3].

Post alveno de la naftistoj kaj geologoj loĝantaro de la urbeto draste kreskis. Se origine en Surguto loĝis 3500 homoj (en Surguta distrikto — 13 500, inkluzive la urbon), do jam en 1964 loĝantaro duobliĝis kaj en 1965 en Surguto loĝis preskaŭ 10 500 hoomj. Mankis pano, ĉar tiutempe funkciis unusola bakejo de la fiŝkaptista kooperacio. La distrikta partiestro Vasilij Baĥilov ordonis ke ĉiuj organizaĵoj baku panon memstare, en siaj kantinoj anstataŭ preni el vendejoj. En 1965 ekfunkciis bakejo de geologoj, en 1966 — tiu de naftistoj, poste aperis bakejo de konstruistoj kaj nova urba bakejo[4].

En 1964 en loka gazeto estis publikigita duonŝerca artikolo "Surguto post dudek jaroj" verkita de loka ĵurnalisto Gennadij Provodnikov. Li priskribis altajn domojn, asfaltan ŝoseon, busojn, trolebusojn kaj tramojn, fervojstacion al kiu venas komfortaj trajnoj el Moskvo, palacon de naftistoj, operejon, flughavenon akceptantan aviadilojn Iljuŝin Il-18 kaj Tupolev Tu-114, monumenton al malkovrintoj de la siberia nafto kaj eĉ kosmoflugon de la unua ĥanto-astronaŭto Nikita Pokaĉjov[5].

Post malkovro de apudaj naftominejoj en la 1960-aj jaroj al la urbo venis naftistoj. Aleksej Barsukov, estonta estro de la trusto Ĉeftjumennaftogasokonstruado (ruse Главтюменнефтегазстрой), jam en 1964 diris al lokaj partiestroj: "Ni prikonstruos naftominejojn kaj konstruos la urbon — grandan urbon de naftistoj"[6]. La 25-an de junio 1965 ĝi ricevis la urban statuson[7].

Sed samtempe la urbon inundis miloj da alvenintoj. La komsomolaj konstruistaj taĉmentoj pozitive influis la urban etoson, ofte helpante al lokanoj pri riparado ktp. Sed oni venigis ankaŭ pli ol mil duonliberigitaj prizonuloj, kiuj komencis terori la urbon, ŝteli, rabi kaj murdi. Do oni formis volontulan taĉmenton subestre de naftisto Miĥail Rejniŝ, kiu severe kaj rapide restarigis la ordon. Oni donis al ili etkalibrajn pafilojn kaj la taĉemnestro estis akceptita kiel ano de KPSU. Sed post kelkaj monatoj evidentiĝis, ke li mem faris plurajn ŝtelojn kaj misuzojn, kaj eĉ estis serĉata pro siaj antaŭaj krimoj, do oni arestis kaj juĝis lin[8].

La 1-an de oktobro 1966 ekfunkciis la unua altlernejo — la lerno-konsultejo de la Tjumena Industria Instituto. Ĝi sidis en provizora ligna lernejo en vilaĝeto de naftistoj kaj akceptis ĝis cent studentojn[9]. En oktobro 1967 argano 25 metrojn alta estis transportita de Ust-Balika minejo kaj instalita en la urbo; en novembro komenciĝis dissendado de la tutlanda televido[10].

Kiam oni konstruis fervojon Tjumeno — Surguto, loka partiestro Vasilij Baĥilov insistis ke ĝi ĉirkaŭiru la urbon anstataŭ dissekci ĝin je du partoj, kiel estis planite origine[11].

ReferencojRedakti

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 215. ISBN = 5-93020-083-1.
  2. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 216. ISBN = 5-93020-083-1.
  3. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 275. ISBN = 5-93020-083-1.
  4. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 81. ISBN = 5-93020-058-0.
  5. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 235–237. ISBN = 5-93020-083-1.
  6. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 277–278. ISBN = 5-93020-083-1.
  7. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 280. ISBN = 5-93020-083-1.
  8. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 282. ISBN = 5-93020-083-1.
  9. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 82–83. ISBN = 5-93020-058-0.
  10. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 162. ISBN = 5-93020-058-0.
  11. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 214. ISBN = 5-93020-058-0.