Administra divido de Rusio

Administra divido de Rusio estas divido de Rusio je apartaj administraj unuoj, laŭ kiuj estas organizata ŝtata potenco. La nuna federacia strukturo de Rusio estas organizata laŭ Konstitucio de Rusio; ena strukturo de federaciaj subjektoj estas regulata de ilia leĝaro.

Mapo de administra divido de Rusio. Videblas, ke administraj unuoj estas tute malsimilaj laŭ areo.

Federacia strukturo de Rusio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de federaciaj subjektoj de Rusio.

  Laŭ la Konstitucio (art. 65), Rusio konsistas el 85 subjektoj:

Federaciaj regionoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Federaciaj regionoj de Rusio.

Federacia regiono (ruse Федеральный округ) estas granda regiono, organizita ekde 2000 el kelkaj federaciaj subjektoj. La tuta teritorio de Rusio konsistas el 9 federaciaj regionoj. Federacia regiono ne estas parto de administra divido, ĝi funkcias aparte.

Administra divido de federaciaj subjektoj redakti

Subjekto de Rusia Federacio konsistas kutime el administraj distriktoj (ruse Райо́н) kaj apartaj urboteritorioj (ruse Городской округ). Ĉefurboj de federaciaj subjektoj ne nepre apartenas al la subjektoj: Moskvo ne apartenas al Moskva provinco kaj Sankt-Peterburgo ne apartenas al Leningrada provinco.

Distriktoj redakti

Distrikto[2] (ruse Райо́н, rajon) estas subprovinca administra teritoria unuo; distrikto povas esti parto de provinco, respubliko, regiono. En Rusio oficiale estas uzata rusa vorto "rajon"; en kelkaj naciaj respublikoj uzatas naciaj nomoj: en Jakutio distrikto estas nomata "ulus" (улус), en Tuvio — "koĵuun" (кожуун).

Post municipa reformo (20032006) en Rusio ekzistas municipaj distriktoj (ruse муниципальный район), ilia teritorio plejparte estas la sama kiel administraj distriktoj.

Distriktoj estas ankaŭ nomataj administraj unuoj en grandaj urboj.

Urboteritorioj redakti

Urboteritorio (ruse Городской округ) estas subprovinca administra kaj municipa teritoria unuo. Ĝi konsistas el urbo kaj — iam — el kelkaj aŭ multaj proksimaj loĝlokoj.

Administra divido de federaciaj urboj redakti

Federaciaj urboj en Rusio havas sian propran unikan administran kaj municipan subdividon, organizitan laŭ ilia ena leĝaro.

  • Moskvo konsistas (ekde 2012) el 12 administraj arondismentoj (ruse Административный округ). La arondismentoj (krom la du akceptitaj en 2012) estas dividitaj je distriktoj[2] (ruse Райо́н); entute estas 125 distriktoj (vidu liston). Arondismentoj Troick kaj Nov-Moskva estas dividitaj je apartaj teritoriaj unuoj, nomataj poselenije[Kontrolenda lingvaĵo].
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Moskvo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Sankt-Peterburgo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Sebastopolo.

Referencoj redakti

  1. La vorto "provinco" iam estas esperantigata el la rusa lingvo kiel "oblasto". La vorto "oblasto" tamen ne ekzistas en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj en Esperanto-rusaj vortaroj. En 2010 la ĝusta esperantigo estis pridiskutita ĉe retdiskutejo e-novosti.info Arkivigite je 2014-08-09 per la retarkivo Wayback Machine (ruslingve).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 La vorto "distrikto" iam estas erare esperantigata el la rusa lingvo kiel "rajono". La vorto "rajono" tamen ne ekzistas kun ĉi tiu signifo en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (vidu artikolon en PIV) kaj en Esperanto-rusaj vortaroj. En 2010 la ĝusta esperantigo estis pridiskutita ĉe retdiskutejo e-novosti.info Arkivigite je 2014-08-09 per la retarkivo Wayback Machine (ruslingve).

Vidu ankaŭ redakti