Nov-Moskva administra arondismento

arondismento de Moskvo

Nov-Moskva administra arondismento estas arondismento de Moskvo situanta sud-oriente. Ĝi estas unu el du arondismentoj (la dua estas arondismento Troick), aperintaj la 1-an de julio 2012, kiam al Moskvo estis aldonita vasta teritorio ĝis limo kun Kaluga provinco. Laŭ la censaj informoj de 2021,[1] ĝia populacio estis 470 141 loĝantoj, signife pli ol laŭ la nombro de 157 546 registrita laŭ loĝantara bilanco de 2013.[2] Laŭ la stato de 2023 temis pri 528 621 loĝantoj[3] - la tendenco pri kresko do provizore daŭriĝas, tute kontraste al la ĝenerala tutlanda konstato pri tutlanda "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", kiun en junio 2011 temigis pri tuta Rusio temigis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 3 614 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 146 loĝantoj/km². La arondismentoj Troick kaj Nov-Moskva estas dividitaj je apartaj teritoriaj unuoj, nomataj poselenije (ruse Поселение, signifo "loĝloko" aŭ "setlejo").

Nov-Moskva administra arondismento
Arondismento de Moskvo
administra arondismento de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 37° O (mapo)55.637.35Koordinatoj: 56° N, 37° O (mapo)
Areo3 614 km² (361 400 ha) [+]

Loĝantaro528 621 [+] (2023)
Denseco146,27 loĝ./km² [+] [+]

Nov-Moskva administra arondismento (Tero)
Nov-Moskva administra arondismento (Tero)

Nov-Moskva administra arondismento (Moskvo)
Nov-Moskva administra arondismento (Moskvo)
DEC
Nov-Moskva administra arondismento
Nov-Moskva administra arondismento

Map
Nov-Moskva administra arondismento

Vikimedia Komunejo:  Novomoskovsky Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Administra subdivido de la arondismento (verdkolore)

La arondismento estas la dua plej granda en Moskvo laŭ areo (360 km2) kaj la dua malplej granda laŭ loĝantaro (113,6 mil loĝantoj en 2013). Ĝi limas kun Moskva provinco, Okcidenta kaj Sud-Okcidenta arondismentoj de Moskvo kaj kun administra arondismento Troick.

Al la arondismento apartenas estinta urbo Moskovskij.

La estro estas Dmitrij Nabokin (enoficigita la 8-an de novembro 2013).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti