Sud-Orienta administra arondismento

arondismento de Moskvo

Sud-Orienta administra arondismento (ruse Юго-Восточный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en sud-orienta urboparto. Laŭ la censo de 2010,[1] ĝia populacio estis 1 318 885 loĝantoj, pli ol la nombro de 1 109 121 registrita dum la censo de 2002.[2] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[3] La loĝantoj vivas sur areo de 117,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 219 loĝantoj/km².

Sud-Orienta administra arondismento
Arondismento de Moskvo
FlagoBlazono
administra arondismento de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.68333333333337.75Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)
Areo117,5597 km² (11 756 ha) [+]

Loĝantaro1 318 885 [+] (2010)
Denseco11 218,85 loĝ./km² [+] [+]

Sud-Orienta administra arondismento (Tero)
Sud-Orienta administra arondismento (Tero)

Sud-Orienta administra arondismento (Moskvo)
Sud-Orienta administra arondismento (Moskvo)
DEC
Sud-Orienta administra arondismento
Sud-Orienta administra arondismento

Map
Sud-Orienta administra arondismento

Vikimedia Komunejo:  South-Eastern Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Distriktoj redakti

Ĝi konsistas el 12 distriktoj:

Nomo Ruslingva nomo Areo (en hektaroj) Loĝantaro en 2010, mil Loĝdenso en 2010, loĝ./kv.km.
Juĵnoportovij Южнопортовый 453 60,3 13311,3
Kapotnja Капотня 806 27,2 3374,7
Kuzjminki Кузьминки 815 123,4 15141,1
Lefortovo Лефортово 906 90,2 9955,9
Lublino Люблино 1741 152,1 8736,4
Marjino Марьино 1198 223,4 18647,8
Nekrasovka Некрасовка 558 11,1 1989,2
Niĵegorodskij Нижегородский 753 37,5 4980,1
Peĉatniki Печатники 1789 74,4 4158,7
Rjazanskij Рязанский 649 88,4 13621,0
Tekstiljŝĉiki Текстильщики 591 84,8 14348,6
Viĥino-Ĵulebino Выхино-Жулебино 1497 187,9 12551,2

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti