Suda administra arondismento

arondismento de Moskvo

Suda administra arondismento (ruse Южный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en suda urboparto. Laŭ la stato komence de januaro 2023 (konsiderante la rezultojn de la tut-rusia populacia censo de 2020) ĝia populacio estis 1 784 570 loĝantoj,[1] iom pli ol la nombro de 1 716 808 el 2010[2] kaj signife pli ol la nombro de 1 593 065 registrita dum la censo de 2002.[3] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 131,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 543 loĝantoj/km².

Suda administra arondismento
Arondismento de Moskvo
FlagoBlazono
administra arondismento de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.6333333337.66666667Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)
Areo131,7729 km² (13 177 ha) [+]

Loĝantaro1 784 570 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco13 542,77 loĝ./km² [+] [+]

Suda administra arondismento (Tero)
Suda administra arondismento (Tero)

Suda administra arondismento (Moskvo)
Suda administra arondismento (Moskvo)
DEC

Map
Suda administra arondismento

Vikimedia Komunejo:  Southern Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la arondismenta administrejo

Distriktoj redakti

Ĝi konsistas el 16 distriktoj:

Nomo Ruslingva nomo Areo (en hektaroj) Loĝantaro en 2010, mil Loĝdenso en 2010, loĝ./kv.km.
Birjulovo Okcidenta Бирюлёво Западное 850,64 89,693 10544,2
Birjulovo Orienta Бирюлёво Восточное 1477,2 144,246 9764,8
Bratejevo Братеево 763 102,11 13382,7
Caricino Царицыно 843,44 123,604 14654,7
Ĉertanovo Centra Чертаново Центральное 651,59 111,967 17183,7
Ĉertanovo Norda Чертаново Северное 540,16 110,641 20483,0
Ĉertanovo Suda Чертаново Южное 938 142,085 15147,7
Danilovskij Даниловский 1259,6 89,884 7135,9
Donskoj Донской 572,85 47,56 8302,3
Moskvoreĉje-Saburovo Москворечье-Сабурово 930,15 73,315 7882,1
Nagatino-Sadovniki Нагатино-Садовники 817 75,275 9213,6
Nagatinskij Zaton Нагатинский Затон 979,5 114,177 11656,7
Nagornij Нагорный 541,61 76,572 14137,8
Oreĥovo-Borisovo Norda Орехово-Борисово Северное 767,16 128,284 16721,9
Oreĥovo-Borisovo Suda Орехово-Борисово Южное 694,26 144,824 20860,2
Zjablikovo Зябликово 572,85 47,56 8302,3

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la granda dona monaĥejo el birda perspektivo - ĝi ŝuldas sian estiĝon je du surprizaj venkoj, la batalo de Kulikovo en 1380 gvide de Dmitrij de Don ĉe la rivero Don kaj plia venko kontraŭ krimetataraj atakantoj en 1591