Caricino (arkitektura ensemblo en Moskvo)

parka kaj palaca arkitektura ensemblo en Moskvo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caricino (stacio) kaj Caricino (stacio de Moskva metroo).

En la suda parto de Moskvo troviĝas la Ŝtata Muzeo-Rezervejo CARICINO (ruse Государственный историко-архитектурный, художественный и ландшафтный музей-заповедник «Царицыно») okupanta pli ol 700 hektarojn. Ĝia kerno estas la plej granda arkitektura ensemblo en la Rusia Federacio - la eksa restadejo de imperiestrino (Caricino estas derivaĵo de la rusa vorto carino t.e. ŝia propraĵo) Ekaterina la Granda, kiun projektis kaj konstruadis en 1775 - 1796 famaj rusaj arkitektoj Bazilo Baĵenov kaj Mateo Kazakov en la romantika "gotika stilo". La ensemblo situas en la samnoma urbodistrikto Caricino kaj en la apuda distrikto Oreĥovo-Borisovo Norda, en la Suda administra arondismento de Moskvo.

Caricino
palaco • bieno • parko • museum-reserve • vidindaĵo • protektata areo de Rusio • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novgotiko vd
Arkitekto Vasilij Baĵenov vd
Estiĝo 1776
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Caricino
Situo
Geografia situo 55° 37′ 1″ N, 37° 40′ 58″ O (mapo)55.616833937.682817Koordinatoj: 55° 37′ 1″ N, 37° 40′ 58″ O (mapo)
Caricino (Moskvo)
Caricino (Moskvo)
DEC
Caricino
Caricino
Situo de Caricino
Map
Caricino
Posedata de Katerina la 2-a vd
Retejo http://www.tsaritsyno-museum.ru/
vdr
solena inaŭguo okazinta la 2-an de septembro 2007

La plimulto de la arkitekturaj monumentoj jam spertis restarigon. Eksteraj kaj internaj ekspozicioj de la muzeo montras detalan evoluadon de Caricino kaj ĝiajn riĉajn kolektojn de belartaĵoj kaj metiaĵoj. Interesegaj ekskursoj, edukaj programoj, koncertoj, festaj eventoj, la belaj parko kaj lagoj allogaj por promenantoj multe plezurigas siajn vizitantojn. Ĉiujara miela foiro estas fame konata diversloke.

La restarigo de la Granda palaco kaj ceteraj arkitekturaj objektoj, kiuj longtempe aspektis kiel ruinoj situintaj en ĝangalo, estis finita en 2007. Plena renovigo de la parka pejzaĝo kaj la lagoj estis ankaŭ tiam efektivigita.

Danke al vasta persona kontribuo de tiama moskva urbestro Jurij Luĵkov (Ю́рий Лужко́в), kiu oficis inter 1992 kaj 2010, nuntempe Caricino estas tre valora juvelo de rusa kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti