Johan Ludvig Runeberg
Johan Ludvig RUNEBERG (naskiĝis la 5-an aŭ 7-an de februaro 1804, mortis la 6-an de majo 1877) estis svedlingva finnlanda poeto. J. L. Runeberg estas la nacia poeto de Finnlando.

Runeberg naskiĝis en Jakobstad (finne: Pietarsaari) kaj studis en Åbo (finne: Turku). Li laboris kaj mortis en Borgå (finne: Porvoo), kie lia hejmo estas muzeigita.
Lia plej fama verko estas la poemciklo Fänrik Ståls Sägner, kiu estiĝis inter 1840 kaj 1860. Ĝia unua ero Vårt land (finne: Maamme) fariĝis la Nacia himno de Finnlando.
J. L. Runeberg estas la avo de Nino Runeberg, la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando.