Esperanto-Asocio de Finnlando

Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF), finna nomo Suomen Esperantoliitto, sveda nomo Esperantoförbundet i Finland, estas finnlanda organizo kiu kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de Esperanto. EAF estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj estis fondigita en 1907.

Esperanto-Asocio de Finnlando
Suomen Esperantoliitto
Esperantoförbundet i Finland
Emblemo de Esperanto-Asocio de Finnlando
Lando  Finnlando
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1907
vdr

Ekde somero 2022 EAF ne plu havas oficejon, sed estas atingebla tra diversaj kanaloj kaj kontaktuloj.

Agadoj redakti

Eldonaĵoj redakti

Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto. La asocio eldonis esperantlingve la finnan nacian epopeon Kalevala kaj Muminvalon, kaj ĝi vendas finnan-esperantan vortaron kaj la originalan novelaron Kie Boacoj Vagadas de la finna aŭtorino Eija Salovaara.

La organo de la asocio nomiĝas Esperantolehti - Esperanta Finnlando.

Lokoj de Vintraj kaj Aŭtunaj Tagoj redakti

La asocio aranĝas ĉiujare du semajnfinajn eventojn, Vintrajn Tagojn en marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro. La Vintraj Tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Foje la Tagoj nomiĝis Renkontiĝoj (AR) aŭ Kongresoj (AK), aŭ temas nur pri jarkunveno (JK). Krome la asocio okazigas aliajn eventojn, ekz. trejnseminariojn aŭ someran Esperantokurson.

Jaro Vintraj Tagoj Aŭtunaj Tagoj
1964 31.10. 1.11. Aulanko (Hämeenlinna)
1965 25.4. Helsinki 7.11. Aulanko (Hämeenlinna)
1969 1.11. Aulanko (Hämeenlinna)
1970 AK 31.10. 1.11. Jyväskylä
1971 AK 30.10. 31.10. Tampere
1972 19.2. 20.2. Kuopio AR 28.10. 29.10. Stokholmo, Svedio kaj Turku
1973 17.2. 18.2. Lahti 10.11. 11.11. Lappeenranta
1974 JK 16.2. 17.2. Aulanko (Hämeenlinna) AK 19.10. 20.10. Mikkeli
1975 8.2. 9.2. Helsinki 27.9. 28.9. Kuhmo
1976 21.2. 22.2. Jyväskylä 9.10. 10.10. Oulu
1977 26.2. 27.2. Turku 8.10. 9.10. Kuopio
1978 18.2. 19.2. Tampere 30.9. 1.10. Lappeenranta
1979 25.2. Hanasaari (Espoo) 29.9. 30.9. Iisalmi
1980 23.2. 24.2. Lahti 4.10. 5.10. Hyvinkää
1981 21.2. 22.2. Mikkeli 17.10. 18.10. Turku
1982 23.1. 24.1. Hanasaari (Espoo) 2.10. 3.10. Porvoo
1983 26.2. 27.2. Kuusankoski (Kouvola) 8.10. 9.10. Tampere
1984 25.2. 26.2. Oulu 29.9. 30.9. Vaasa
1985 23.2. 24.2. Imatra 21.9. 22.9. Mariehamn, Alando
1986 8.2. 9.2. Helsinki 3.10. 5.10. Bengtsfors, Svedio
1987 14.2. 15.2. Jyväskylä 12.9. 13.9. Tampere
1988 27.2. 28.2. Joensuu 17.9. 18.9. Lahti
1989 11.2. 12.2. Salo 30.9. 1.10. Oulu
1990 10.2. 11.2. Helsinki 15.9. 16.9. Viborg, Sovetio
1991 16.2. 17.2. Turku 21.9. 22.9. Tampere
1992 15.2. 16.2. Lammi (Hämeenlinna) 19.9. 20.9. Karhula (Kotka) / Hamina
1993 13.2. 14.2. Lahti 18.9. 19.9. Jyväskylä
1994 12.2. 13.2. Järvenpää 17.9. 18.9. Iisalmi
1995 17.2. 19.2. Tampere 30.9. 1.10. Naantali
1996 24.2. 25.2. Helsinki 20.9. 22.9. Vuontispirtti (Enontekiö)
1997 22.2. 23.2. Seinäjoki 13.9. 14.9. Tammela / Somero
1998 21.2. 22.2. Kuopio 5.9. 6.9. Lappeenranta
1999 20.3. 21.3. Tampere 4.9. 5.9. Houtskär (insularo de Turku)
2000 18.3. 19.3. Rovaniemi 30.9. 1.10. Iitti
2001 17.3. 18.3. Hämeenlinna 28.9. 30.9. Helsinki
2002 23.3. 24.3. Mikkeli 21.9. 22.9. Taivalkoski
2003 22.3. 23.3. Lahti 13.9. 14.9. Raŭmo
2004 13.3. 14.3. Jyväskylä 18.9. 19.9. Iisalmi
2005 12.3. 13.3. Orivesi 15.9. 19.9. Lesjöfors, Svedio
2006 25.3. 26.3. Turku 16.9. 17.9. Haukipudas
2007 10.3. 11.3. Kotka 5.10. 7.10. Vaasa
2008 8.3. 9.3. Espoo 20.9. 21.9. Heinola
2009 14.3. 15.3. Kouvola 19.9. 20.9. Pori
2010 13.3. 14.3. Jyväskylä 10.9. 12.9. Tallinn kaj Tartu, Estonio
2011 12.3. 13.3. Tampere 10.9. 11.9. Tornio / Haparanda, Svedio
2012 10.3. 11.3. Riihimäki 14.9. 16.9. Mariehamn, Alando
2013 16.3. 17.3. Helsinki 14.9. 15.9. Kasnäs
2014 8.3. 9.3. Turku 6.9. 7.9. Iisalmi
2015 7.3. 8.3. Tampere 12.9. 13.9. Lahti
2016 12.3. 13.3. Hämeenlinna 24.9. 25.9. Taivalkoski
2017 4.3. 5.3. Helsinki 9.9. 10.9. Tammela / Somero
2018 17.3. 18.3. Hyvinkää 14.9. 16.9. Lahti
2019 15.3. 17.3. Lahti 28.9. Tuusulanjärvi
2020 13.3. 15.3. Seinäjoki 12.9. Hämeenlinna
2021 13.3. 14.3. Turku 11.9. 12.9. Tampere
2022 19.2. 20.2. Turku 10.9. 11.9. Varkaus
2023 11.3. 12.3. Jyväskylä 9.9. Raasepori, Lohja
2024 9.3. 10.3. Oulu 14.9. 15.9. Iisalmi

En la jaro 2007, la jubilea jaro de EAF, realiĝis tri ĉefaj eventoj: la jubilea tago la 28-an de aprilo, Festivalo Arta Lumo la 27-an de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Kuopio kaj oktobre la simpozio ”Finnlando, Esperanto kaj pluraj lingvoj praktike” en la dulingva urbo finne nomigita Vaasa, svede Vasa. Aŭtunaj Tagoj en 2007 estis ligitaj al la simpozio.

Internacia kunlaboro redakti

EAF aliĝis en 1939 al Internacia Esperanto-Ligo kiel Landa Asocio, malaktiviĝis kiel landa asocio en 1941–1946 kaj definitive aliĝis en 1955 al Universala Esperanto-Asocio. Finnlanda Esperantista Junulara Organizo estas nacia sekcio de TEJO kaj ĝis 2002 kunlaboris kun aliaj nordiaj Esperanto-junularoj en la organo Kvinpinto.

Strukturo redakti

Listo de Prezidantoj redakti

 
Gustaf John Ramstedt interesigis Miyazawa Kenji pri Esperanto
 
Irja Klemola havas la asteroido 1723 Klemola nomigita honore ŝin kaj la usona Arnold Richard Klemola.
Jaro Nomo
1907–1912 Nino Runeberg
1912–1926 Albin Sandström
1926–1936 Hugo Salokannel
1936–1939ª Gustaf John Ramstedt
1939–1950ª Uuno Pesonen
1950–1956 Yrjö Kuorikoski
1956–1966 Vilho Setälä
1966–1973 Irja Klemola
1973–1975 Pekka Virtanen
1975–1985 Oskari Lehtivaara
1985–1987 Harri Laine
1987–1992 Jukka Laaksonen
1992–1994 Synnöve Mynttinen
1994–1998 Jukka Pietiläinen
1998–2002 Jukka Laaksonen (dua fojo)
2002–2008 Anna Ritamäki
2008–2022 Tuomo Grundström
2022– Juha Metsäkallas

ª Laŭ la retpaĝo de EAF, Ramstedt estis prezidento 1936–1941 kaj Pesonen 1941–1950,[1] tamen laŭ Jouko Lindstedt, Ramstedt estis prezidanto 1936–1939 (kaj post tio honora prezidanto). Ankaŭ ekzistas informo ke Ramstedt ankaŭ estis prezidanto dum kelkaj monatoj en 1919, kion li devis haltigi pro diplomata misio en Japanio.[2]

Estraro redakti

Ekde 2022, la estraro de la asocio estas:[3]

  • Prezidanto: Juha Metsäkallas
  • Vicprezidanto: Paula Niinikorpi
  • Sekretario: Tiina Oittinen
  • Kasisto: Tiina Kosunen
  • Aliaj estraranoj: Tuomo Grundström, Sylvia Hämäläinen, Arja Kuhanen
  • Vicestraranoj: Päivi Saarinen, Börje Eriksson, Robert Bogenschneider

Membraro redakti

EAF havas individuajn membrojn kaj 7 membroorganizojn, el kiuj 5 estas lokaj esperantokluboj. La suma kvanto da membroj estas iom sub 200. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando.

Membraj organizoj geografiaj:

Aliaj:

Historio redakti

Vidu ankaŭ: Esperanto-movado en Finnlando

La Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita la 28-an de aprilo 1907. Post la UK 1922 en Helsinko la movado iomete velkis, pro internaj (politikaj kaj personaj) kvereloj. Nur post la dua mondmilito la movado fariĝis daŭre stabila. La Universala Kongreso okazis en Finnlando tri pliajn fojojn, en Helsinko 1969, en Tampereo 1995 kaj en Lahtio 2019.

La Esperanto-Instituto de Finnlando transprenas la devizon fare de sia tiama prezidento Ramstedt: “palvelua ikä kaikki” (laŭvorte “la tuta vivo [estas] servado”, esperantigita “unu vivo, unu servado”).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti