Elsa Salovaara

finna esperantisto kaj verkisto

Elsa (Eija) SALOVAARA (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1920 en Oulu, mortis la 28-an de decembro 2004 en Helsinko) estis finna esperantistino kaj aŭtoro de originala esperantlingva literaturo.

Elsa Salovaara
Persona informo
Naskonomo Eija Salovaara
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1920 (1920-08-24)
en Oulu
Morto 28-an de decembro 2004 (2004-12-28) (84-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnaEsperanto
Nacieco finno
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
Verkoj Kie boacoj vagadas
Esperanto
Esperantistiĝis en 1946
vdr

Infanaĝon ĝis abiturientiĝo en 1939 ŝi pasigis en Oulu, poste ŝi daŭrigis studadon de lingvoj en la universitato de Helsinko. Ŝiaj studotemoj estis la germana, angla kaj franca lingvoj kune kun iuj literaturaj fakoj. Sed jam monaton poste en oktobro de tiu jaro la universitato estis fermita. Helsinko estis evakuita, la studentoj devis reveni hejmen, ĉar komenciĝis la dua mondmilito. En la milito pereis ŝia amiko en la batalo ĉe Suomussalmi, januare 1940.

Kiam la milito finiĝis, ŝi laboris en aerkontrola centro, en milita malsanulejo, poste en urba kaj ŝtata oficejoj. Samtempe ŝi vivis kun sia patrino ĝis 1964, kiam ili transloĝiĝis al Helsinko por flegi paralizitan fraton. La frato mortis en 1966, la patrino en 1985. Salovaara laboris kiel kasistino de firmao „Kela“ kaj pensiiĝis tie en 1983.

En 1946 ŝi lernis Esperanton per leterkurso de d-ro Setälä kaj jam sekvajare korespondis kun esperantistoj de diversaj landoj. En la komenco de la 1950-aj jaroj ŝi multe vojaĝis tra Eŭropo, post la morto de sia patro ŝi rompis la vojaĝojn kaj rekomencis ilin en la 1970-aj jaroj.

En 1964 aperis libro „Sub la signo de la verda stelo“, en kiu 19 esperantistoj el diversaj landoj rakontas mallongajn rakontojn. Inter ili estis ankaŭ ŝia rakonto „Epizodo el la Kvara Mondo“.

Post tri jaroj sekvis ŝia memstara libro pri sameoj, iliaj kutimoj, superstiĉoj kaj mistiko „Kie boacoj vagadas“ - la libro fariĝis jam klasikaĵo de la originala Esperanto-literaturo.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti