Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperantolehti estas gazeto kaj organo de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). La gazeto komencis ĝian aperon sub la nuna nomo en 1989. Pli frue aperis Esperanta Finnlando. La gazeto uzas ankaŭ esperantlingvan titolon Esperanta Finnlando kaj svedlingvan titolon Esperantobladet. La redaktoro de Esperantolehti estas nuntempe Robert Bogenschneider.

Esperantolehti
Kovrilpaĝo de Esperantolehti, junio 2016
Kovrilpaĝo de Esperantolehti, junio 2016
Speco kultura periodaĵo lingvopolitika
Periodeco kvinfoje jare

Lando Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Urbo Pori
Posedanto Esperanto-Asocio de Finnlando
Ĉefredaktisto Robert Bogenschneider
Kunredaktisto Maj-Lis Krouvi, Tuomo Grundström
Establodato 1918 (sub la nomo Esperanta Finnlando)
Lingvo Esperanto
Prezo 25 EUR jare
Eldonkvanto 300 (en 2016)
ISSN ISSN 0887-8206

Retejo En la retejo Esperanto.fi
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

Celante siajn membrojn, EAF proponas Finna-Esperantajn artikolojn, interalie raportojn aŭ anoncojn pri Esperanto-eventoj kaj -kunvenoj, ĉu de EAF ĉu de aliaj grupoj en Finnlando, kaj ankaŭ kulturajn artikolojn pri libroj kaj verkantoj.

Aperas ankaŭ artikoletoj pri forpasintoj, kaj kelkaj aparte menciindaj Gazetaraj Komunikoj de UEA.

Eksaj redaktorojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti