Anna Ritamäki

finna ĵurnalistino kaj esperantistino

Anna Margareta Ritamäki - naskiĝis la  7-an de julio 1968(nun 1968-07-07), do nun 55-jara - estas finna ĵurnalistino kaj esperantistino. Ŝi devenas de la finna insularo Alando kaj gepatralingve estas svedlingva. Interalie, en 1989 kaj 1990 ŝi estis prezidantino kaj plurajn pliajn jarojn estraranino de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo, plurajn pliajn jarojn estraranino kaj parte ankaŭ prezidantino de la Esperanto-Asocio de Finnlando, estas aktivulino de la Skolta Esperanto-Ligo, malgranda sed foje en la neesperantista "skolta mondo" rimarkebla organizaĵo, ekde 2001 ĝis 2010 estis membro de la komitato de UEA, kaj aldone ekde la jaro 1999 estas membro de la elekta komisiono por la honora titolo "Esperantisto de la Jaro".

Anna Ritamäki
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de julio 1968(nun 1968-07-07) (55‑jara)
en Finnlando la insularo Alando, Finnlando
Lingvoj Esperantosvedaanglafinnagermanafranca
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj FEJO
TEJO
vdr

Aparte tamen menciindas ke de 1991 ĝis 1999 ŝi estis komisiito pri eksteraj rilatoj de TEJO: De 1991 ĝis 1994 ŝi reprezentis TEJO-n ĉe la Eŭropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizaĵoj kaj en 1995 okupiĝis pri la aliĝo de TEJO al la Junulara Forumo de Eŭropa Unio. Plurjare ekde 1995 ŝi kiel unua reprezentanto de TEJO estis membro de la Konsultiĝa Komitato de la junulara fako de Konsilio de Eŭropo, kiu interalie prizorgas du "Eŭropajn Junularajn Centrojn", en Strasburgo kaj Budapeŝto, kunvenejoj por pluraj TEJO-seminarioj, kaj ankaŭ zorgas pri la Eŭropa Junulara Fonduso, kiu jam ekde la 1970-aj jaroj finance subtenas TEJO-n per administra subvencio por seminarioj kaj eldonaĵoj.

Anna Ritamäki studis ĵurnalistikon kaj internacian juron en la svedlingva universitato Åbo Akademi en Turku (kiu svede nomiĝas Åbo), kaj poste iĝis ĵurnalistino de regiona sved- kaj finnlingva gazeto. Ŝi estas edziniĝinta al la svedlingvano Olle Sjöstrand.