Tuusulanjärvi estas lago en Finnlando en komunumo Tuusula kaj en urbo Järvenpää. Ĝi estas proksimume 8 km longa, mallarĝeta, malprofundeta lago. Ĝia areo estas 6.0 km² kaj la meza profundo 3.2 m. La plej profunda loko de la lago estas 9.8 m kaj situas apud kabo Vanhankylänniemi. Apud la suda fino de la lago situas Hyrylä, la plej granda loĝcentro de Tuusula kaj apud la norda fino centro de urbo Järvenpää. Kirkvilaĝo de Tuusula situas sur orienta strando de la lago apud sed pli norde ol Hyrylä. Tuusulanjärvi ricevis famecon en Finnlando pri artistoj, kiuj loĝis ĉirkaue, ekzemple Jean Sibelius, Akseli Gallen-Kallela kaj Pekka Halonen. Plu ĉirkaŭe estas artisthejmaj muzeoj. La lago elfluas laŭ rivero Tuusulanjoki al Finna golfo. En Tuusulanjärvin elfluas kun aliaj rivereto Haukkalanoja el Rusutjärvi.