Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Muminvalo (libro).

Muminvalo (svede Mumindalen, finne Muumilaakso) estas fikcia loko, kie loĝas Mumintroloj kaj plejo de aliaj figuroj en muminlibroj de svedlingva finnlanda porinfana verkisto Tove Jansson, en muminbildliteraturoj de Tove kaj ŝia frato Lars Jansson kaj en televidoserioj pri Mumintroloj. La valo estas sur bordo de maro apud montaro De ensliga bergen (finne Yksinäiset vuoret). Plejparto de loĝantoj de Muminvalo dormas vintran dormon.

Kovrilo de Muminvalo

Loĝantoj de Muminvalo

redakti
 
Snif, Mumintrolo, Snufmumriko kaj Snorkfraŭlino pentritaj sur Finnair-aviadilo

Jen (nekompleta) listo de roluloj en la verkoj pri Muminvalo[1]:

La Mumin-familio:

  • Mumin (ankaŭ nomata la Mumintrolo)
  • Muminpatrino
  • Muminpatro

Amikoj de Mumin:

Aliaj:

Policisto de Muminvalo

redakti

Policisto de Muminvalo estas figuro en bildliteraturoj kaj televidaj serioj pri mumin-oj. En porinfanaj romanoj pri mumin-oj la policisto ne aperas. Li estas escepta figuro en muminrakontoj do, ke li havas oficialan profesion. Tamen li havas nur malmultajn labortaskojn, ĉar en la valo estas vivata do trankvila vivo; Stinky estas nura ordinara krimulo kaj eĉ Stinky ne faras vere grandajn krimojn. Sen Stinky la policisto estus senlabora. Pri sia speco, li estas hemulo, tial li havas longetan muzelon. Favora hobio de policisto estas flegado de rozoj.

En Esperanto

redakti

En Esperanto aperis:

Referencoj

redakti
  1. La esperantaj nomoj Mumintrolo, Muminpatrino, Muminpatro, Eta Mim, Filifjonkino, Gafsino, Hemuloj, Morho, Snif, Snorkfraŭlino, Snufmumriko, Tu-tiki, estas cititaj laŭ Sezonoj, alirita 2021-09-20

Eksteraj ligiloj

redakti