Lars Jansson
Lars JANSSON (8-a de oktobro 1926 en Helsinko – 31-a de julio 2000 Helsinko) estis svedlingva finna artisto kaj verkisto. Li estis frato de Tove Jansson. Lars Jansson estas memorata speciale kiel farinto de mumin-bildliteraturo. Li tradukis muminbildliteraturon al la angla kaj helpis Tove Jansson-on en manuskriptoj, kaj ekde 1959, kiam Tove ĉesis pentri la bildfiguron, Lars faris la bildliteraturon sola. Oni taksis, ke kiel manuskriptanto de la bildliteraturo li estis eĉ pli bona ol Tove. Li faris 52 longajn bildliteraturajn rakontojn. Unua libro de Lars Jansson aperis en 1941. En 1941–1952 li publikigis sep librojn. Lia libro Fem tusen pund (finne viisituhatta puntaa) fariĝis tre konata kaj populara. En 1952–1956 li laboris en Aerodomo, kio estis entrepreno por foti el aviadilo.
Lars Jansson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lars Jansson | ||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1926 en Helsinko | |
Morto | 31-an de julio 2000 (73-jaraĝa) en Helsinko | |
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | |
Lingvoj | sveda • finna vd | |
Ŝtataneco | Finnlando vd | |
Familio | ||
Patro | Viktor Jansson (en) vd | |
Patrino | Signe Hammarsten-Jansson (en) vd | |
Gefratoj | Per Olov Jansson (en) kaj Tove Jansson vd | |
Infanoj | Sophia Jansson (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kartunisto ilustristo verkisto desegnisto de bildrakonto vd | |
Laborkampo | Bildliteraturo, illustration (en) kaj literatura aktiveco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |