Somero (urbo)

komunumo en Finnlando

Somero estas urbo en Finnlando, en provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi). En la meza lernejo de Somero Esperanto estis instruata en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, dum kelkaj jaroj ankaŭ kiel deviga studobjekto. La lernejestro estis Joel Vilkki. En Somero naskiĝis i.a. M. A. Numminen kaj Heta Kesälä, kaj nun en Somero loĝas i.e. Kaari Utrio kaj Risto Rasa. Somero estas tradicia grava agrikultura komunumo. Historie Somero apartenas al suda Tavastio, kvankam nuntempe ĝi apartenas oficiale al Origina Finnlando. La plej granda lago en Somero estas Painio. Somero fariĝis oficiale urbo en 1993. Komunumo Somerniemi estis ligita al Somero 1977.

Somero

Blazono de Somero

Situo de Somero

Blazono Situo
Map
Somero
urbetokomunumourbo
www.somero.fi
Gubernio -
Provinco Origina Finnlando
Fondita 1867
Areo 697,72 km²
Loĝantaro 9 604
Finnlingvaj 98,5%
Svedlingvaj 0,4%
vdr

Lagoj

Eksteraj ligiloj