Joensuu
Joensuu estas ĉefurbo de la provinco Norda Karelio en Finnlando. Joensuu havas 57 858 loĝantojn (fine de 2005). Komence de 2005 al Joensuu estis ligitaj kamparaj komunumoj Tuupovaara kaj Kiihtelysvaara tiel ke la urbo havas eĉ limon kun Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando. La areo de Joensuu estas 1312,1 km²;, el kio 138,7 km² (10,6 %) estas akvo. Joensuu situas ĉe la lago Saimaa ĉe la enfluejo de Pielisjoki-rivero. La nomo signifas Rivera enfluejo.
Joensuu | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.joensuu.fi | |
Gubernio | Orienta Finnlando |
Provinco | Norda Karelio |
Fondita | 1848 |
Areo | 1 312,1 km² |
Loĝantaro | 57,858 |
Finnlingvaj | 97,6% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Antaŭ ligo de kamparaj komunumoj la urbo havis 52 659 loĝantojn (komence de 2004), sed ĝia areo estis nur 120,3 km².
En 19-a jarcento estis volapuk-movado en Joensuu. Finnlingva lernolibro pri Volapuko aperis en 1889 en Joensuu, kun titolo: Kansain välinen Kauppakieli. Helppotajuinen oppikirja Schleyerin maailmankielessä VOLAPÜK: J. Runströmin mukaan toimittanut J. Weisell. Spodal vpa.