Irja Klemola

Finna aŭtoro, esperantisto, instruisto kaj rektoro (1898-1995)

Irja KLEMOLA (naskiĝis la 13-an de januaro 1898 – mortis la 13-an de novembro 1995 en Piikkiö, Finnlando) estis finna instruisto, rektoro, esperantisto, amatora astronomisto kaj verkisto de infanlibroj. Ŝi estis prezidanto inter 1966 kaj 1973 de Esperanto-Asocio de Finnlando, kaj plej malfrue ties honora prezidanto. Ŝi estis dumviva membro, Honora Membro de UEA. La asteroido 1723 Klemola estas nomigita honore kaj Irja Klemola kaj la usona astronomisto Arnold Richard Klemola.[1]

Irja Klemola
Irja Klemola en Varsovio, 1971
Irja Klemola en Varsovio, 1971
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1898 (1898-01-13)
en Loimaa
Morto 13-an de novembro 1995 (1995-11-13) (97-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofinna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Post studoj en Helsinko pri matematiko, fiziko, kemio kaj pedagogio, ŝi instruis de 1926 ĝis 1962 en la knabina lernejo de Turku, kaj fariĝis ties vicrektoro (1927–1939), poste rektoro 1939–1959. Ŝi aktivis en la skolta movado, kaj estis sekretario de la Turkua branĉo de la astronoma societo Ursa[1] 1936–1956. En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj ŝi aperigis kvar finnlingvajn infanlibrojn.

Klemola lernis Esperanton en kurso por studentoj en Helsinko 1920, sed precipe aktivis post sia emeritiĝo. Ŝi gvidis klubon por lernantinoj en Turku 1959–1962, prezidis la Esperanto-societon de Turku 1962–1966 kaj Esperanto-Asocion de Finnlando 1966–1973,[2] kaj estis estrarano de Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj.

Estante membro de Universala Esperanto-Asocio ekde 1951, ŝi funkciis kiel delegito pri instruado de 1962 ĝis 1994, fine kiel plej aĝa membro de la Delegita Reto. Ŝi malavare mecenatis multajn movadajn fondaĵojn. Ŝi verkis lernolibron por finnoj, Planlingvo Esperanto en 1980,[3] kaj adaptis la Zagreban metodon al la finna 1989. Ŝia plej kara laborkampo estis informado: ŝi verkis broŝurojn, tradukis Esperanto-artikolojn por finnaj revuoj, interpretis okaze de vizitprelegoj.

Klemola partoprenis jam la 14-an UK-on en Helsinko 1922, kaj vicprezidis la LKK-on de la 54-a UK 1969 en la sama urbo. Je 90-jara aĝo ŝi veturis trajne al la Roterdama UK 1988, sed en 1995 ŝia sanstato ne plu permesis al ŝi veni al la Tamperea UK, kie salono portis la nomon Irja Klemola. Tamen, por la esperantistoj de Finnlando ŝi restos – kiel ili ĉiam kutimis nomi ŝin – nur "Avinjo". Ŝi mortis en novembro 1995, kaj havis 75 vivjarojn kiel esperantisto.

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 NASA Jet Propulsion Laboratory Small-Body Database Browser (arkiva kopio)
  2. Estraro de EAF
  3. Irja Klemola en la katalogo de UEA