Iisalmi
Iisalmi (Idensalmi en la sveda) estas urbo en orienta Finnlando, provinco de Norda Savonio. En Esperanto estis uzata ankaŭ formo Idensalmo.
Iisalmi | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.iisalmi.fi | |
Gubernio | Orienta Finnlando |
Provinco | Norda Savonio |
Fondita | 1891 |
Areo | 872,65 km² |
Loĝantaro | 21 959 |
Finnlingvaj | 99,3% |
Svedlingvaj | 0% |
Fondita en 1891, ĝi havis 21 959 loĝantojn fine de januaro 2016. En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat. Okupas 872,65 km² el kiuj 109,27 km² estas akvo.
Ĝi gastigis kongreson de SAT en 1982. En 1975-78 en la Civitana Instituto gastis la redaktejoj de Literatura Foiro kaj Kontakto.
La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.