Malfermi la ĉefan menuon

Mijazaŭa Kenĝi

japana poemisto kaj verkisto de fabeloj (1896 - 1933)
(Alidirektita el Miyazawa Kenji)
Mijazaŭa Kenĝi
Mijazaŭa Kenĝi (li staras la unua de dekstro) kun siaj kolegoj, la foto el la ĉirkaŭ 1917-a jaro.

MIJAZAŬA Kenĝi (japane: 宮沢賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], (27-a de aŭgusto 1896 - 21-a de septembro 1933) estis poemisto, verkisto de fabeloj pro infanoj kaj li estis esperantisto. Hobie li estis pentristo, muzikisto kaj mineralogo. 宮澤賢治 en registro.

VivoRedakti

Li naskiĝis en gubernio Iŭate, en Hienuki, en vilaĝo Satogaŭa (nun urbeto Tojosaŭa en urbo Hanamaki). Post studado ĉe Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo en Morioka (nun Universitato de Iŭate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante kiel asistanto ĉe la profesoro en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro "Haru to Syura" kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj.

En 1926 li lernis Esperanton, kaj lia renkonto kun esperantisto, finna ambasadoro Gustaf John Ramstedt, rezidanta en Japanio akcelis lian emon lerni ĝin.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo. Lin interesis Esperanto. Liaj provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto, sed ili estis trovitaj nur en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto. Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton inter alie de Konisi Gaku.

Spirito de liaj verkoj: Kenĝi, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Kenĝi tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Li mortis pro la pulma inflamo kaj tuberkulozo kiel 37-jaraĝa.

Mijazaŭa Kenĝi kaj EsperantoRedakti

 
La loko kie li naskiĝis, nun tie estas lia muzeo
 
Lia vilaĝa rezidejo Rasu chijin kyōkai en Iŭate (Iwate)

En 1926 li lernis Esperanton, kaj lia renkonto kun esperantisto, finna ambasadoro Gustaf John Ramstedt, rezidanta en Japanio akcelis lian emon lerni ĝin.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo. Lin interesis Esperanto. Liaj provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto, sed ili estis trovitaj nur en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto. Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton inter alie de Konisi Gaku.

En la jaro 2014 en la populara japana film-serio "Sakura - jiken o kiku onna", en la 3a ero de tiu filmserio estis rilatoj al Mijazaŭa Kenĝi (Miyazawa Kenji) kaj al Esperanto ([1])

VerkojRedakti

 
Nokto de la Galaksia Fervojo (japane: 銀河鉄道の夜 [Ginga Tecudō no Joru]) estas unu el la plej famaj fabeloj verkitaj de Mijazaŭa Kenĝi: La Lakta Vojo, la veturoj de Giovanni kaj Campanella, la herooj de la fabelo
  • Haru to Ŝura (Printempo kaj Asura)
  • Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)

Vidu ankaŭRedakti

  • angle Ideals of Esperanto in the works of Miyazawa Kenji, Anne Doggett, Swinburne University of Technology, 2000, 123 paĝoj

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti