Esperanto-movado en Finnlando

La Esperanto-movado en Finnlando komencis iom post iom jam en la malfrua 19a jarcento. Esperanto-Asocio de Finnlando estis fondita la 28-an de aprilo 1907. La unua prezidanto estis Nino Runeberg, nepo de la finnlanda nacia poeto Johan Ludvig Runeberg. La asocio, kiu estas landa asocio de Universala Esperanto Asocio (UEA), havas laŭ UEA 300 membroj, kaj Finnlando havis 77 individuaj membroj de UEA en 2020.[1]

Landaj salutoj dum UK 2019 en Lahti, Finnlando

Jam en 1895, la gazeto Esperantisto havis 12 abonantojn en malgranda Finnlando. Enlandaj esperantaj gazetoj estis Finna Esperantisto dum periodoj frue, Esperanta Finnlando dum periodoj ekde ĉirkaŭ la fino de Unua mondmilito ĝis la fino de la Malvarma milito, kaj poste tio Esperantolehti (ankaŭ Esperanta Finnlando esperante kaj Esperanto-Bladet svede).

La Universala Kongreso de Esperanto estis aranĝita en Finnlando en 1922, 1969, 1995 kaj 2019.

HistorioRedakti

En Finnlando, pluraj lingvoj estas parolataj, kiu donas iom siaspecan lingvan situacion. En la lernejoj ekde longe, krom la denaska lingvo, kutime du aliaj lingvoj estas deviga studi, kaj kutime oni do lernas kaj la finnan, kaj la svedan – kiu estas la du ĉefaj lingvoj de Finnlando – kaj ankaŭ la angla.

 
La finnlanda esploristo, lingvisto kaj esperantisto Ramstedt kun la gvido Baldzir, en Mongolio en 1909

Laŭ Enciklopedio de Esperanto (EdE) de 1934, Esperanto atingis Finnlandon en 1888, sed oni ne klarigas kiel. Oni skribas ke oni ne scias kiu estis la unua esperantisto en la lando, sed ke la fidela esperantisto, esploristo kaj lingva profesoro Gustaf John Ramstedt lernis pri Esperanto en 1891. La unua esperantista klubo aperis inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki en 1893, kaj ekdormis post du jaroj. En 1895, 12 de 170 abonantoj de la gazeto Esperantisto ekster Ruslando troviĝis laŭ EdE en "malgranda Finnlando" – implicite relative grandan kvanton. Jam en la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 atendis finnlandan partoprenanton – Nino Runeberg, kiu esperantiĝis en Parizo per la plej malfrue AdE-ano Théophile Cart.

En 1905, la organizita movado efektive komencis per fondo de la Klubo Esperantista de Finnaj Studentoj. La klubo organizis kurson en 1906, al kiu 208 personoj aliĝis. Poste tio, laŭ EdE, fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon, La Polusstelo, kiu dum 15 jaroj estis la plej grava esperanta grupo en Finnlando. Inter la anoj, la studento A. A. Sola dediĉis plej grandan partojn de sia tempo al Esperanto, sed li mortis jam en 1909.

En 1907 la tutlanda organizaĵo Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) estis fondata. La unua prezidanto de la asocio estis la antaŭe menciita "Nino" Runeberg (kromnomo por Hjalmar Johannes Runeberg). Runeberg, kiu estis filologo, poeto kaj tradukisto, ankaŭ estis nepo de la finnlanda nacia poeto Johan Ludvig Runeberg.

 
La unua numero de Finna Esperantisto

La unua finna Esperanto-lernolibro aperis nur en 1904, kaj la komenca manko malhelpis la disvastigon de la lingvo laŭ EdE. La unuaj finnaj esperantistoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. Jam en 1895, kiel antaŭe menciita, la gazeto Esperantisto havis 12 abonantojn en Finnlando, sed ankaŭ ĉesis aperi tiun jaron pro perdo de siaj rusaj abonantoj.

1907, samjare je la fondigo de la landa asocio EAF, la unua Eseperanto-gazeto de Finnlando mem, Finna Esperantisto, naskiĝis. Ĝi aperadis kun kelkaj interrompoj ĝis 1914. La kooperatva societo Ilarejo Esperantista administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis la eldonadon sur sin. La kooperativo estis fondita – ankaŭ en 1907 – laŭ propono de la direktoro Albin Sandström, kiel komerca entrepreno por liverado de lerniloj kaj literaturo.


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.

La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.

Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel.

Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.

La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de Esperanto kiel libervolan lernobjekton en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.

Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando.

Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.

Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.

Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.

Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.

Societoj

E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari RAUTIO, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.

Literaturo

Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Hall, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.

Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. Lappi.


ReferencojRedakti


Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti