Finna Esperantisto

Por informoj pri finnaj esperantistoj, vidu Listo de finnaj esperantistoj

La unua numero de Finna esperantisto
La numero 7-8/1907. La unua kompostita numero de Finna Esperantisto kun parolado de Zamenhof en Ĝenevo

Finna Esperantisto estas Esperanto-gazeto, "oficiala, monata organo de Esperanto-Asocio de Finnlando", kiu aperis en Finnlando de 1907 ĝis 1910 kaj de 1912 ĝis 1914.

Komence la gazeto estis skribita per skribmaŝino kaj multobligita, sed ĝi fariĝis kompostita kaj presita jam fine de 1907. La gazeton eldonis esperantista kompanio Ilarejo Esperantista. La redaktoro estis magistro J. A. Wecksell. En 1911 la gazeto ne aperis pro financaj malfacilaĵoj, sed komencis reaperi en 1912. La komenco de la unua mondmilito ĉesigis la aperadon aŭtune 1914.

Eksteraj ligiloj redakti