Ville Jussi Kostiainen
Ville Jussi KOSTIAINEN [Kostiajnen] (naskiĝis la 1-an de majo 1889 en Sulkava; mortis la 22-an de marto 1968 en Hämeenlinna) estis finna esperantisto.
Ville Jussi KOSTIAINEN | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1889 en Sulkava |
Morto | la 22-an de marto 1968 en Hämeenlinna |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | FLEA |
Kostiainen estis kunfondinto kaj prezidanto de FLEA. Li verkis artikolojn en Esperanto pri sporto kaj estis unu el iniciantoj de kunigo de Finnlanda Esperanto-Movado en 1960-aj jaroj. Li estis estrarano kaj kasisto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la 1960-aj jaroj. Delegito de UEA en Hämeenlinna ekde 1945, komitatano de UEA 1964-1968.