CZITROM Tibor [citrom] poste RÉTHELYI Tibor (naskiĝis la 7-an de februaro 1900 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto, privatoficisto kaj Esperanto-instruisto.

Tibor Czitrom
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1900 (1900-02-07)
en Budapeŝto
Morto dato nekonata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto de 1924. Li estis prezidanto de HESI kaj gvidis multajn kursojn. De 1931 je la invito de SEI li gvidis rektmetodajn kursojn en Svedujo. Li faris propagandan vojaĝojn al Svedujo, Finnlando, Estonujo. Krome li faris lumbild- kaj radioparoladojn, ankaŭ pri Hungarujo. Li estis aŭtoro (kun d-ro Szilágyi) de la lumbilda Esperanto-kurso.