Lauri Ilmari Lappi

finna kuracisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lauri Ilmari LAPPI (naskiĝis je la 15-a de oktobro 1899 en Suonenjoki, mortis la 22-an de oktobro 1965) estis finna kuracisto. Li estis esperantisto de 1918. Inter alis li funkciis kiel ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (por Finnlando). Krome li tradukis beletraĵojn. Liaj tekstoj aperis interalie en Esperanta Finnlando, ekz., sub lia plumnomo Lilo, serio titolita "Babiloj de Lilo". Li estis delegito kaj fakdelegito de UEA. Lauri Lappi faris karieron kiel kuracisto en diversaj urboj en Finnlando, laste en Outokumpu.

Lauri Ilmari Lappi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1899 (1899-10-15)
en Suonenjoki
Morto 22-an de oktobro 1965 (1965-10-22) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr