Lesjöfors
Lesjöfors [leŝeFOŜ/leĥeFOŜ], en esperanto Leŝefoŝo[1], estas urbeto en okcidenta Svedio, en la regiono Värmland. La plej proksima urbeto estas Filipstad.
Lesjöfors | |||
---|---|---|---|
urba areo de Svedio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 736 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 413 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 59′ N, 14° 11′ O (mapo)59.97590312403314.182640970281Koordinatoj: 59° 59′ N, 14° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,78 km² ( 178 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lesjöfors [+] | |||
La loko estas konata en Svedio dank´al Glitpilkado.
Esperanto-domo en Lesjöfors
redaktiLa junulara Esperanto-gastigejo (svedlingve Esperanto-Gården) en Lesjöfors estas foje la okazejo de Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003. En la jaro 2011 tie okazis REF, la familia renkontiĝo[2].
En la kelo de Esperanto-domo troviĝas sufiĉe granda kolekto de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ http://www.ipernity.com/user/103276
- ↑ Retpaĝo pri REF-2011 en la E@I-vikio. Arkivita el la originalo je 2010-12-15. Alirita 2010-11-29 .