Glitpilkado
Glitpilkado[1] estas teama sporto kiu estas hodiaŭ ludata en 29 landoj, ĉefe en Norvegio, Svedio, Finnlando, Rusio, Kazaĥujo kaj Usono.
Ĝi konsistas en frapado de pilketo per bastono dum oni glitas sur glacio. Oni celas enmeti la pilketon en pordo de kontraŭa teamo. Oni ne konfuzu tiun sporton kun la glacihokeo kiu estas ludata per disketo kaj ne per pilko. Tamen glitpilkado konsideriĝas kiel historia fundamento de la pli posta disciplino glacihokeo, sed la reguloj de glitpilkado pli similas tiujn de futbalo kaj de gazonhokeo ol la nunajn regulojn de glacihokeo.
Mini-glitpilkado estas varianto.
Eksteraj ligilojRedakti
- Federation of International Bandy: http://www.worldbandy.com
La 27 landoj en Federation of International Bandy.