Glitkurado, aŭ sketkurado[1], estas maniero por antaŭeniri sur glacio per sketiloj. Antaŭe ĝi estas kutima vojaĝmaniero en lokoj kie multe frostis dum la vintroj. Nuntempe ĝi precipe estas farita kiel sporto kaj dum libertempo. Ekzistas kelkaj tipoj de glitkurado-sporto. La diferenco estas la longeco de la irejo. Ekzistas mallongireja glitkurado kaj longireja glitkurado

Glitkurado
speco de sporto
ice sport • sketadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Sketanto sur sketejo en Frislando

Longireja glitkurado redakti

Ĉe la longireja glitkurado la longeco de la irejo estas 400 metroj. Estas du rektaj partoj de 100 m kaj du kurvoj. La irejo havas du koridorojn, ena kaj ekstera. Dum la matĉoj la glitkuristoj sketas duoble. Unufoje ĉiuronde ili devas ŝanĝi koridoron por ke ili ambaŭ sketas saman distancon.

Ekzistas matĉoj je la jenaj distancoj:

  • 500 m
  • 1000 m
  • 1500 m
  • 3000 m (nur virinoj)
  • 5000 m
  • 10000 m (nur viroj)

Pluse ekzistas la jenaj kombinoj:

  • Sprinto (dufoje 500m kaj dufoje 1000m)
  • "All-round" (Viroj: 500m, 1500m, 5000m kaj 10000m, virinoj: 500m, 1500m, 3000m, 5000m)

Mallongireja glitkurado redakti

Mallongireja glitkurado estas sketkonkurso kiu, ĉe manko de artefarita irejo de la ĝusta longeco, estas sketata kiam naturglacio disponeblas. La distancoj estas 160 metroj por sinjoroj kaj 140 metroj por sinjorinoj.

Maratona glitkurado redakti

Ĉe la maratona glitkurado oni sketas sur irejo. Ĝi ofte estas 400 metrojn longa, kiel ĉe la longireja glitkurado sed tiu ne nepras. La longeco de la matĉoj ne estas tre fiksa, sed ofte iom proksimas al la 42195 metroj de la atletika maratono.

Aliaj eventoj redakti

La plej fama alia glitkurada evento estas la "Elfstedentocht". Ĝi estas glitkurada matĉo tra dekunu urboj en la nederlando provinco Frislando.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti