Rapid-sketado estas fako de vintrosporto, kiu okazas sur glacia kurejo kaj per glaciŝuoj (sketiloj). Tiu-ĉi teksteto traktas la modernan formon de rapid-sketado, historie ankaŭ estis aliaj variaĵoj. Ĝi estas inkludita en la Olimpiaj Ludoj ekde 1924.

Rapid-sketado
speco de sporto
glitkuradoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
sceno el konkurso de rapid-sketado
Zbigniew Bródka, rapidsketisto, la ormedalisto kaj la bronzmedalisto (teame) dum la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio.

Konkursa ideo redakti

En konkurso de rapid-sketado principe kiel en atletika kurtadistanca kuro troviĝas la plej rapida konkursanto en paso de difinita vojo. Unua konata konkurso de rapid-sketado okazis en 1763 en la anglia regiono Cambridgeshire. Partoprenantoj estis du anglaj nobeloj. La venkinto ricevis monpremion. La voja distanco laŭ historiaj fontoj estis 24 kilometroj, kaj la gajninto pasis ĝin ene de 46 minutoj.

Variaĵoj redakti

Eblas duopa starto, kvaropa aŭ multopa ("amasa") startoj, estas diversaj konkuraj distancoj, kaj kompreneble estas konkursoj por virinoj kaj por viroj, por infanoj ankaŭ ordigitaj laŭ diversaj aĝgrupoj.

En la programo de la Vintraj Olimpikoj kaj de la mondĉampionadoj de rapid-sketado estas distancoj de 500 metroj, 1000 metroj, 1500 metroj, 3000 metroj (nur virinoj), 5000 metroj kaj 10000 metroj (nur viroj).

En kombinitaj konkursoj laŭ aktuala stato sketistoj konkuras je po kvar diversaj distancoj. Antaŭe la konkursoj okazis en du tagoj kaj konsistis el du diversdistancaj vetkuroj. Nun la kombinitaj konkursoj okazas en tri tagoj, kun la sekva sinsekvo de konkursaj distancoj:

  • Virinoj
    • 1-a tago: 500 kaj 3000 metroj (monda ĉampionado) respektive 500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 2-a tago: 1500 metroj (monda ĉampionado) respektive 1500 kaj 3000 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 3-a tago: 5000 metroj
  • Viroj
    • 1-a tago: 500 metroj (monda ĉampionado) respektive 500 kaj 1500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 2-a tago: 1500 kaj 5000 metroj (monda ĉampionado) respektive 1500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 3-a tago: 10000 metroj

Distancoj de inter 10 kaj 100 kilometroj ne estas en la programo de internaciaj ĉampionadoj, sed en iuj eŭropaj landoj, aparte en Nederlando kaj Norvegio, estas tradiciaj kaj tre popularaj. Klasika turniro - kiu tamen nur eblas en aparte malvarmaj vintroj - estas la 200 kilometrojn longa Elfstedentocht ("dekunu-urba konkurso") en la nederlanda provinco Frislando sur glaciiĝintaj naturaj akvovojoj.

Vicrada rapidsketado redakti

Vicrada rapidsketado estas speco de rulsketado, en kiu oni devas trairi distancon kiel eble plej rapide sur trako aŭ sur aŭtovojo uzante rulsketadojn.