La Elfstedentocht [elfstEdentoĥt] (dekunu urba veturo) estas proksime 200 kilometroj longa sketoveturo sur naturglacio. Leeuwarden, la ĉefurbo de la provinco Frislando en Nederlando, estas delonge la forir- kaj alvenloko. Krom la “elfstedentocht” sur naturglacio, ankaŭ estas i.a. vetbicikla-, rem- kaj motorcikla “elfstedentocht”.

La veturo kondukas la partoprenantojn tra la dekunu urboj en Frislando kiuj iam ricevis urborajtojn; de Leeuwarden (frise: Ljouwert) al Sneek (Snits), IJlst (Drylts), Sloten (Sleat), Stavoren (Starum), Hindeloopen (Hylpen), Workum (Warkum), Bolsward (Boalsert), Harlingen (Harns), Franeker (Frjentsjer), Dokkum kaj denove returnen al Leeuwarden.

Itinero de la veturo
frise distanco ekde la forirpunkto (km)
Leeuwarden (foriro) Ljouwert 0
Sneek Snits 22
IJlst Drylts 26
Sloten Sleat 40
Stavoren Starum 66
Hindeloopen Hylpen 77
Workum Warkum 86
Bolsward Boalsert 99
Harlingen Harns 116
Franeker Frjentsjer 129
Dokkum Dokkum 174
Leeuwarden (alveno) Ljouwert 199

Ĉiu partoprenanto ricevas dum la aliĝo stampkarton. En la suprenomitaj dukunu urboj kaj en du sekretraj lokoj estas kontrolstacioj. Tie la konkurs- kaj plezurveturantoj devas montri iliajn stampkartojn kiuj poste estas –per mane- stampitaj. Ĉiu partoprenanto ricevas la "Elfstedenkruisje"-n (medalo en la formo de kruceto) nur se ĉiuj stampoj estas sur la karto kaj li/ŝi antaŭ meznokte transiras la finan linion en Leeuwarden.

Konata trapasejo de la “Elfstedentocht” estas Bartlehiem kie la sketistoj dufoje preteriras, survoje de Franeker al Dokkum kaj returne el Dokkum al Leeuwarden.

Kiam okazas la “Elfstedentocht”, centmiloj da spektantoj spitas la malvarmon kaj kuraĝigas la sketantojn.

En 1986 princo Willem-Alexander partoprenis je la “Elfstedentocht”, sub la pseŭdonimo W.A. van Buren.

Historio redakti

Ekde 1909 nur 15 veraj “Elfstedentocht”-oj (sur sketiloj) okazis. La lasta estis je la 4-a de januaro 1997. La gajnintoj de la veturoj estis:

Jaro Dato Nomo gajninto Loĝloko Tempo km
1909 2-a de januaro Minne Hoekstra Warga 13.50 189
1912 7-a de februaro Coen de Koning Arnhem 11.40 189
1917 27-a de januaro Coen de Koning Etten-Leur 9.53 189
1929 12-a de februaro Karst Leemburg Leeuwarden 11.09 191
1933 16-a de decembro Abe de Vries

Sipke Castelein

Dronrijp

Wartena

9.53 195
1940 30-a de januaro Piet Keizer

Auke Adema
Cor Jongert
Dirk van der Duim
Sjouke Westra

De Lier

Franeker
Alkmaar
Warga
Warmenhuizen

11.30 198,5
1941 6-a de februaro Auke Adema Franeker 9.19 198,5
1942 22-a de januaro Sietze de Groot Weidum 8.44 198
1947 8-a de februaro Jan van der Hoorn Ter Aar 10.51 191
1954 3-a de februaro Jeen van den Berg Heerenveen 7.35 198,5
1956 14-a de februaro neniu gajninto indikita (*) 190,5
1963 18-a de januaro Reinier Paping Ommen 10.59 196,5
1985 21-a de februaro Evert van Benthem St. Jansklooster 6.47 196,8
1986 26-a de februaro Evert van Benthem St. Jansklooster 6.55 199,3
1997 4-a de januaro Henk Angenent Woubrugge 6.49 199,6

(*) Post la dividitaj venkoj en 1933 kaj 1940, la organizantoj malpermesis tiun fenomenon. Jan van der Hoorn, Aad de Koning, Jeen Nauta, Maus Wijnhout kaj Anton Verhoeven malobeis tiun regulon kiam ili kune kiel la unuaj transpasis la finan linion. Ili estis elkonkursigitaj kaj oni ne proklamis alian gajninto.

En 1985 virinoj por la unua fojo povis partopreni en la konkurso. Tiam la unua alveninta virino estis Lenie van der Hoorn; en 1986 tiu estis Tineke Dijkshoorn; en 1997 Klasina Seinstra. Ekde la sekvonta veturo estos aparta konkurso por virinoj. Tiam por la unua fojo ankaŭ estos oficiala gajnintino.

La vetero dum la Elfstedentocht redakti

La plejmulto de la vintroj dum la Elfstedentocht estis malvarmaj aŭ malvarmegaj, sed tio malmulte diras pri la vetero je la tago de la evento kaj la kvalito de la glacio. Antaŭ ĉio vento kaj neĝo povas fari ĝin tre malagrablan kaj ankaŭ post venta kaj ŝanĝiĝema frostperiodo la kvalito de la glacio estas nedezirinda.

De la dekkvin oficiale rekonitaj Elfstedentochten de la 20-a jarcento tri okazis dum degelo, kvar dum malsevera frosto, tri dum bij modera frosto kaj kvin dum severa frosto (malpli ol −10 °C). La plej severa estis je la 18-a de januaro 1963, kiam la glacio havis multajn fendojn kaj la temperaturo dum la starto estis -18° Celsia. Ankaŭ posttagmeze modere frostis sed pro la tempesta orienta vento sentis ekstreme malvarma. Krom tio estis polvoneĝo: Antaŭ du tagoj Frislando kovriĝis sub 20 cm dika neĝotapiŝo. Nur 1% de la partoprenatoj atingis la finan linion, la malkulmino en la historio de la “Elfstedentocht”. Unu tagon pli poste grava blizardo furiozis.

Ankaŭ dum la veturo de la 12-a de februaro 1929 la temperaturo variis inter −18 °C en la mateno kaj −8 °C en la posttagmezo kun severa nordorienta ventego, sed tiam la glacio estis pli bonkvalita. La veturo je la 30-a de januaro 1940 tra la neĝkovrita pejzaĝo estis tre peza pro la ŝtorma orienta vento, la modera ĝis severa frosto la polvoneĝo. Ankaŭ je la 14-a de februaro 1956 la veturo estis malfacila pro la malebena glacio kun multaj fendoj kaj la severa neĝblovado, pro kio la trako estis tre mallarĝa.

La cirkonstancoj estis idealaj je la 27-a de januaro 1917, 16-a de decembro 1933, 6-a de februaro 1941 kaj 3-a de februaro 1954. Tiuj Elfstedentocht-oj estis veturitaj sur bonega glacio dum malsevera aŭ modera frosto, sed senventa kaj ofte ankaŭ suna vetero. Iom degela kun mola glacio estis dum la veturoj je la 2-a de januaro 1909 kaj 7-a de februaro 1912. Ankaŭ je la 21-a de februaro 1985 degelis, sed tiam la glacio estis bona. La Elfstedentocht je la 26-a de februaro 1986 estis pli malfacila: La glacio estis malmola kun mutaj fendoj kaj modere frostis kun modera nordorienta vento.

La lasta Elfstedentocht, je la 4-a de januaro 1997, estis tre malfacila. Vento kun forto de 5 ĝis 6 (sur la skalo de Boforto) kaj frosto, kun temperaturoj de −6 °C dum la mateno ĝis maksimume −3 °C dum la posttagmezo, estis la grandaj malbonfarantoj. En kombino kun la vento tio sentis kiel temperaturoj inter -10 kaj −15 °C kaj proksmume kiel −18 °C dum skualoj. La elfstedentocht de 1997 estis la plej malfacila depost la legenda de 1963.

Fontoj
  • La originala teksto de ĉi tiu paĝo estas tradukita el la frisa tra la nederlanda, kaj troviĝas sub la nomo "Alve Stêden" en la Frisa Vikio.
  • La paragrafo pri la vetero dum la Elfstedentocht devenas origine de la retejo de la KNMI (Reĝa Nederlanda Meteorologia Instituto).