Glacihokeo

teama sporto

Glacihokeo estas kontakta vintra teama sporto ludita sur glitiloj. Du kontraŭantaj teamoj, kutime ĉiu kun ses glitkuristoj, uzantaj bastonojn por puŝi vulcanizitan kaŭĉukan platan diskon en la golejon de la alia teamo; la venkanto estas la teamo kiu sukcesas la plej multajn golojn.

Glacihokeo
Ice hockey pictogram.svg
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Monda ĉampioneco en glacihokeo 1920
Olimpika turniro 1920
Internacia federacio
Nomo: IIHF
NHL
Fondita: 1908 IIHF
1917 NHL
TTT: Paĝaro de IIHF
Paĝaro de NHL
Rilataj paĝoj
Kategorio:Glacihokeo
Information icon.svg
vdr
Torino, 2006

La nuntempa sporto de glacihokeo estis kreita en Kanado, plej precipe en Montrealo, kie la unua endoma maĉo okazis la 3an de marto, 1875 inter docentoj kaj studentoj de la Universitato McGill. Kelkaj ecoj de tiu maĉo, kiel la longo de la ludejo kaj la uzo de diskon, daŭras ĝis hodiaŭ. Ligoj de amatora glacihokeo komenciĝis en la 1880aj jaroj, kaj profesia glacihokeo komenciĝis ĉirkaŭ 1900. La Taso Stanley, simbolo de glacihokea supereco, unue premiiĝis en 1893 por laŭdi la kanadan amatoran ĉampionon kaj poste fariĝis la ĉampioneca trofeo de la NHL. En la fruaj 1900aj jaroj, la kanadaj reguloj estis adoptitaj de la Ligue Internationale de Hockey Sur Glace, la antaŭinto de la IIHF kaj la sporto ludiĝis je la unua fojo ĉe la Olimpiko dum la Somera Olimpiko de 1920. Malgraŭ tio, ke virinoj ludis ekde la komenco de la ludo, virina glacihokeo ne estis profesie organizita ĝis multe pli poste, kaj la unua Monda Virina Ĉampioneco de IIHF okazis en 1990 kaj partoprenis en la Olimipiko en 1998.

HistorioRedakti

Oni kredas, ke glacihokeo evoluis de tiaj simplaj ludoj de bastono kaj pilko kiaj ludiĝis en la 1700aj kaj 1800aj jaroj en Britio, Irlando, kaj aliloke, precipe glitpilkado, lomano, shinty, kaj bastonludo. Eble la plej influa ludo estis fruaj formoj de ludo nuntempe nomata glitpilkado, sporto aparta de glacihokeo, kiu estas ankoraŭ hodiaŭ ludata (ĉefe en norda kaj orienta Eŭropo). Ĉi tiuj ludoj estis alportitaj al Nord-Ameriko kaj pluraj similaj vintraj ludoj uzantaj neformalajn regulojn evoluis, kiel shinny kaj glacipoloo, sed poste ili kuniĝis al nova organizita ludo kun enkodigitaj reguloj kiu hodiaŭ estas glacihokeo.

LudkampoRedakti

 
Plano de la surfaco de glacihokea kampo.

La ludkampo estas rondigita rektangulo kun longo de 60 kaj larĝo de 30 m. Oni dividas la ludkampon per 30 cm larĝaj linioj je 3 samgrandaj zonoj: la ataka, la neŭtrala kaj la defenda zono. La neŭtrala zono estas duonigita per mezlinio kaj meze sur tio troviĝas – centre de la ludkampo- ekluda punkto. Male al multaj sportoj, la areo malantaŭ la golejo estas ankaŭ ludejo. En la nordamerika Nacia Hokea Ligao (NHL) uzas ludkampon larĝan nur ĉirkaŭ 26 m kaj longan 56 m, tiel la ludo estas iomete pli rapida kaj agresiva ol aliloke.

LudregulojRedakti

La ĝeneralaj ecoj de la ludo restas samaj ĉie ajn glacihokeo ludiĝas, sed la precizaj reguloj dependas de la specifa kodo de ludado uzata. La du plej gravaj kodoj estas tiuj de la IIHF[1] kaj NHL.[2] Ambaŭ kodoj, kaj aliaj, devenis de kanadaj reguloj de glacihokeo de la komencaj 1900aj jaroj.

Oni ludas glacihokeon sur glacihokea kampo. Dum normala ludado, ĉiu teamo havas ses ludantojn sur la glacio je ajna tempo, unu el kiuj estas la golulo, ĉiuj glitantaj per sketiloj. La celo de la ludo estas akiri golojn per puŝi malmolan vulkanizitan kaŭĉukan diskon en la golreton de la kontraŭa teamo, kiu situas ĉe la kontraŭa fino de la kampo. La ludantoj uzas siajn bastonojn por transdoni aŭ ĵeti la diskon.

Kun certaj restriktoj, ludantoj povas redirekti la diskon per iu ajn parto de sia korpo. Ludanto ne povas teni la diskon per sia mano kaj estas malpermesite uzi la manojn por doni la diskon al oniaj samteamanoj krom se oni estas en la defenda zono. Ludanto tamen povas frapi la diskon el la aero per la mano al si mem. Estas ankaŭ malpermesite piedbati la diskon en la golejo de la kontraŭa teamo, kvankam senintencaj redirektoj pro la sketiloj estas permesitaj. Ludanto ne rajtas intence frapi la diskon en la reton per siaj manoj.

La tabuloj ĉirkaŭ la glacian kampon tenas la diskon en la kampo kaj ili ankaŭ povas esti uzitaj kiel iloj por direkti la diskon. Ludantoj rajtas al puŝi la korpojn de aliaj ludantoj kontraŭ la tabulojn por haltigi ilin. La ludjuĝistoj, liniuloj, kaj la ekstero de la golejo ne kaŭzas halton de la ludado kiam la disko aŭ ludantoj estas influitaj de ili (per resalto aŭ kolizio). Ludado povas esti haltigita se la golejo moviĝas. Ludado ofte daŭras dum minutoj sen interrompo. Kiam ludado estas haltigita, ĝi rekomenciĝas per du ludantoj alfrontantaj unu la alian kaj oficialulo faligas la diskon al la glacio, kie la du ludantoj penas akiri la diskon. La cirkloj sur la glacio indikas la lokojn por tio kaj gvidas la lokadon de ludantoj.

Tri ĉefaj reguloj de ludado en glacihokeo kiuj limigas la movadon de la disko. Unue, ludanto ne rajtas eniri la zonon de sia kontraŭanto antaŭ ol la disko eniras tiun zonon. En multaj situacioj, ludanto ne rajtas puŝi la diskon trans kaj la centra linio kaj la gollinio de la kontraŭanto. La disko eliras ludadon kiam ajn ĝi preteriras la ĉirkaŭan linion de la kampo (al la sidejoj de la ludantoj, super la vitro, aŭ sur la protektan reton super la vitro) kaj la oficialuloj per fajfilo anoncas halton de ludado. Ne gravas ĉu la disko revenas al la glacia surfaco el tiuj areoj ĉar oni taksas la diskon mortinta kiam ĝi foriras la glacikampon. La ludjuĝisto ankaŭ povas blovi la fajfilon por halto en ludado se la disko restas aplud la tabuloj kiam du aŭ pli da ludantoj estas batalantaj por la disko dum longa tempo, aŭ se la disko restas ĉe la malantaŭo de unu el la du retoj dum longa tempo.

Laŭ la reguloj de IIHF, ĉiu teamo povas havi maksimume 20 ludantojn kaj du golulojn. Reguloj de NHL limigas la tutan nombron de ludantoj por ludo al 18, kaj du goluloj. En la NHL, la ludantoj estas kutime dividiĝas en kvar vicojn de tri atakuloj kaj en tri parojn de defenduloj. Foje teamoj povas elekti anstataŭigi kroman defendulon per atakulo. La sepa defendulo povas ludi kiel anstataŭa defendulo, pasigi la maĉon sidante aŭ se teamo elektas ludi kvar vicojn tiam ĉi tiu sepa defendulo povas ludi en la kvara vico kiel atakulo.

La teamo devas nomumi kapitanon kaj du asistentojn. Por ekkoni ilin, ili portas surbruste „C“ (post angla Captain), „A“ (post angla Assist).

La ŝanĝo de ludistoj povas okazi iam ajn, sen haltigi la maĉon. Ĝenerale, la teamoj ŝanĝas ĉiun 45 ĝis 120 sekundoj. Ankaŭ la golulon povas anstataŭi kampoludisto. Ĝis ĉirkaŭ 1930 ekzistis ankaŭ 6-a kampoludisto je la "Rover"-pozicio. Por eviti la vundiĝoj, oni ordonas kompletan ŝirmekipaĵon. Al tio apartenas kasko, kiu devas havi ankaŭ vizaĝan ŝirmilparton ĉe la funuloj kaj virinoj.

Periodoj kaj kromperiodojRedakti

 
Nombro de goloj por glacihokea ludo dum la kvara periodo. Se ludo ne havas venkinto je la fino de la tria periodo, kelkaj ligoj uzas "subitmortajn" kromperiodojn, en kiuj la unua golo venkas la maĉon.

Profesia maĉo konsistas el tri ludperiodoj de dudek minutoj. La tempo antaŭeniras nur kiam la disko estas en ludo. La teamoj ŝanĝas kampoflankojn post ĉiu ludperiodo, inkluzive posttempo. Neprofesiaj kaj infanaj ligoj ofte ludas pli mallongajn maĉojn, ĝenerale kun tri pli mallongaj ludperiodoj.

La glacihokea maĉo daŭras normalokaze 60 minutojn (3 trionoj kun po 20 minutoj) (neta ludotempo). Ĉar ĉe ĉiu halto de la ludo (faŭlo ktp.) ankaŭ la horloĝo estas haltigita, la glacihokea maĉo daŭras fakte pli longe. La averaĝa malneta ludotempo de unu triono en la Germana Glacihokea Ligao estas ĉirkaŭ 35 minutoj. Inter la trionoj de okazas 15-minutaj paŭzoj.

Variaj metodoj uziĝas se ambaŭ teamoj havas la saman nombron da goloj. Nordamerikanoj preferas subitmortajn kromperiodojn, en kiu la teamoj daŭras ludi dudek-minutajn ludperiodojn ĝis kiam iu akiras golon. Ĝis la sezono 1999–2000, maĉoj de NHL decidiĝis per kvin-minuta subitmorta periodo kun kvin ludantoj (kaj golulo) je ĉiu flanko, kaj ambaŭ teamoj ricevis poenton se neniu venkas. Se iu akiras golon, la venkanta teamo ricevis du poentojn kaj la venkita teamo neniujn. Inkluzivante la tutan tempon ekde kiam oni unue faligas la diskon, kutima sesdek-minuta maĉo bezonas 2 horojn kaj 20 minutojn ĝis la fino.

EsprimojRedakti

  • Ekfrapo (Faceoff): Ĉe komenco de la maĉo aŭ post ludohalto, okazas ekfrapo je pfajfo. Tiam du konttraŭulaj ludistoj staras unu kontraŭ al la alia ĉe la ekfrapejo kaj la hokediskon enĵetas linia ludjuĝisto (Linesman~liniulo). Ambaŭ ludistoj ekprovas akiri la diskon por sia teamo.
  • ofsajdo (Offside): Ĉe ataka ludo kontraŭ la mala golejo, la hokedisko devas samtempe aŭ iom pli frue traglisi la bluan linion (inter la neŭt

BatalojRedakti

 
Bataloj en glacihokeo estas oficiale malpermesitaj laŭ la reguloj, sed ĝi estas daŭra tradicio en la sporto en Nord-Ameriko

Malgraŭ tio, ke bataloj estas oficiale malpermesitaj en la reguloj, bataloj okazas ofte je la profesia nivelo, kaj ĝia ofteco estis kaj kritikitaĵo kaj allogaĵo de la sporto. Je la profesia nivelo en Nord-Ameriko oni neoficiale toleras batalojn. Ludantoj batalas por senkuraĝigi la ludantojn de la kontraŭa teamo, kaj por kuraĝigi samteamanojn, kaj ankaŭ por respondi al personajn malamikecojn. Batalo ankaŭ okazas kiam bona ludisto ricevas frapon taksatan intenca. La amatora ludo punas batalojn pli severe, per minimume 10-minuta puno (NCAA kaj kelkaj malsuperaj ligoj) aŭ provizora malpermeso de ludado (mezlernejo kaj pli juna, kaj kelkaj neseriozaj plenkreskulaj ligoj).[3] Spektantaroj ŝajne ŝatas batalojn en glacihokeo kaj huraas kiam batalado okazas.[4]

Nombro de registritaj ludistoj laŭ landoRedakti

Nombro de registritaj glacihokeaj ludistoj, inkluzive virojn, virinojn, kaj junulojn, provizita de la federacioj de la landoj mem. Tio ĉi nur inkluzivas 37 el la 81 membrolandoj de IIHF kun pli ol 1000 registritaj ludistoj je decembro 2020.[5][6]

Lando Ludistoj % de loĝantaro
Kanado 607,951 1.611%
Usono 561,700 0.170%
Ĉeĥio 129,595 1.210%
Rusio 100,701 0.069%
Svedio 73,293 0.726%
Finnlando 71,063 1.283%
Svislando 30,655 0.354%
Francio 21,582 0.033%
Germanio 21,336 0.025%
Japanio 18,641 0.015%
Britio 11,148 0.016%
Slovakio 10,970 0.201%
Norvegio 10,270 0.189%
Ĉinio 9,506 0.001%
Hungario 7,802 0.081%
Kazaĥio 7,684 0.041%
Aŭstrio 7,670 0.085%
Latvio 7,460 0.396%
Belarusio 5,525 0.058%
Ukrainio 5,340 0.012%
Danio 5,147 0.089%
Aŭstralio 5,137 0.020%
Italio 4,926 0.008%
Pollando 3,770 0.010%
Nederlando 3,528 0.021%
Sud-Koreio 3,114 0.006%
Meksiko 2,690 0.002%
Litovio 2,550 0.094%
Nord-Koreio 2,400 0.009%
Rumanio 2,131 0.011%
Nov-Zelando 1,791 0.037%
Belgio 1,760 0.015%
Kirgizio 1,530 0.023%
Barato 1,502 0.000%
Turkio 1,500 0.002%
Slovenio 1,254 0.060%
Estonio 1,105 0.083%

VariaĵojRedakti

 
Ludo de lageta glacihokeo en Lac-Beauport, Kebekio

Lageta glacihokeoRedakti

Lageta glacihokeo (pond hockey) estas tipo de glacihokeo ludita ĝenerale sur lagoj, lagetoj, kaj artefaritaj eksteraj glacikampoj dum la vintro. Ĝiaj reguloj malsamas de tradicia glacihokeo ĉar oni ne frapas kaj malofte pafas, rezultante ke la emfazo estas pri glitkurado, bastonuzado, kaj paskapablo. Ekde 2002, la Monda Konkurenco de Lageta Glacihokeo okazas sur Lago Roulston en Plaster Rock, Nov-Brunsviko, Kanado.[7] Ekde 2006, la usona konkurenco okazas en Minneapolis, Minesoto, kaj la kanada konkurenco okazas en Huntsville, Ontario.

Sleda glacihokeoRedakti

Sleda glacihokeo estas versio de glacihokeo por ludantoj, kiuj havas fizikan kriplon. Ludantoj sidas en sledoj kaj uzas specialan hokebastonon, kiu ankaŭ helpas al la ludanto veturi sur la glacio. La sporto kreiĝis en Svedio en la komencaj 1960aj jaroj kaj ludiĝas kun reguloj similaj al glacihokeo.

En popola kulturoRedakti

Glacihokeo estas la oficiala vintra sporto de Kanado. Glacihokeo, parte pro ĝia populareco kiel grava profesia sporto, estis fonto de inspiro de multaj filmoj, televidaj epizodoj, kaj kantoj en nordamerika popola kulturo.[8][9]

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti