National Collegiate Athletic Association
La Nacia Universitata Atleta Asocio (angle National Collegiate Athletic Association; akronime NCAA) estas libervola korpo kiu organizas konkuradojn en 22 malsamaj sportoj kiel ekzemple piedpilko, basketbalo, futbalo, basbalo kaj atletiko ĉie en Usono [1]. En Usono ekzistas aliaj sportaj korpoj kiuj kunigas kolegiojn, universitatojn kaj aliajn instituciojn, sed la NCAA estas la plej forta, plej riĉa kaj plej prestiĝa asocio kiu kunigas pli ol 1,200 malsamajn altlernejojn.
National Collegiate Athletic Association | |||||
---|---|---|---|---|---|
National Collegiate Athletic Association | |||||
neprofitcela organizaĵo sport-rega organizaĵo | |||||
Komenco | 1906 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Indianapolo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La ĉefsidejo de la NCAA situas en Indianapolo, Indianio.
La NCAA estas dividita en 3 nivelojn: Unua Divizio kiu estas la plej granda kaj plej prestiĝa, Dua Divizio kaj Tria Divizio. Laŭ la regularoj de la organizo, la altlernejoj en la unuaj du sekcioj povas oferti stipendiojn al elstaraj atletoj el inter siaj studentoj.
Entute, 346 altlernejoj ludas en la unua dividado. Sekve, 282 altlernejoj ludas en la dua divizio. Aldone, 449 altlernejoj ludas en la tria dividado.
Prezidantoj
redakti- Walter Byers (1951-1988)
- Dick Schultz (1988-1993)
- Cedric Dempsey (1993-2002)
- Miles Brand (2003-2009)
- Mark Emmert (2010 - oficanto)
NCAA-basketbalturniro
redakti68 teamoj de la unua dividado partoprenas la turniron, konkurante inter si mem pri la nacia ĉampioneco en gimnaziobasketbalo per rektelimina konkurso.
Por plia legado
redakti- (2006) “The Age of Innocence: The First 25 Years of the NCAA, 1906–1931”, Vanderbilt Journal of Entertainment and Technology (PDF) 8 (2), p. 211–91.
- (2000) “Student Athlete Welfare in a Restructured NCAA”, Virginia Journal of Sports and the Law (PDF) 8 (1), p. 1–103.
- (2002) “Sounding the Death Knell for In Loco Parentis”, Indiana Law Review (PDF) 35 (3), p. 851–923.
Referencoj
redakti- ↑ Superrigardo. Alirita 2022-05-23 .