NHL

Glacihokea ligo en Nordameriko
(Alidirektita el National Hockey League)

La Nacia Hoke-Ligo (angle National Hockey League (NHL); france Ligue nationale de hockey (LNH)) estas granda ligo de 31 (baldaǔ 32) glacihokeaj kluboj, 25(26) en Usono kaj 6 en Kanado. Ĝia sidejo troviĝas en Novjorko. Ĝi estas konsiderata ĝenerale la plej alta nivelo de glacihokeo en la tuta mondo, kaj estas unu el la ĉefaj sportligoj en Nordameriko. Ĉiujare, la ĉampiono de la NHL ricevas la Pokalon «Stanley». Posedas nun la pokalon St Louis Blues.

NHL
emblemo
profesia sporta ligo • glacihokea ligo
Komenco 26-a de novembro 1917 vd
Lando(j) UsonoKanado vd
Sidejo Novjorko
Retejo Oficiala retejo
vdr
Trofeo kaj marko de l'NHL
Pokalo «Stanley», ĉampiontrofeo de l'NHL, antaŭ marko de NHL

La ligo fondiĝis en 1917 en Montrealo kun kvar teamoj. Hodiaŭ, la NHL allogas multajn lertegajn ludistojn de la tuta mondo kaj nun havas ludistojn de 20 landoj. Dum multe da jaroj, granda plimulto de ludistoj estis kanadanoj. Tamen, en lastaj kelkaj jardekoj, la elcento de ludistoj de Usono kaj Eŭropo kreskadis, pro la pligrandiĝo de la ligo de ses teamoj en 1967 ĝis tridek unu nun, kaj pro la disponebleco de multaj talentaj ludistoj de Eŭropo, aparte de la ekse socialismaj landoj de Eŭropo.

Oni ofte parolas pri la "origina sesopo" de teamoj de Montrealo, Toronto, Ĉikago, Detrojto, Novjorko, kaj Bostono, kiuj konsistis la tutan ligon dum preskaŭ 30 jaroj ĝis la ligo aldonis ses novajn teamojn en 1967.

Teamoj redakti

En Decembro 2018, la NHL decidis starigi novan teamon en Seatlo, Vaŝingtonio, kiu ekkonkursos dum la sezono komencanta en 2021. [1]

Notoj
  1. Steleto (*) indikas ke la koncerna teamo iam translokiĝis, kaj fondiĝis sub alia nomo.
  2. Edmonton Oilers, Carolina Hurricanes (ekse Hartford Whalers), Colorado Avalanche (ekse Quebec Nordiques), kaj Phoenix Coyotes (ekse Winnipeg Jets) ĉiuj aliĝis NHLon en 1979 je la kuniĝo de NHL kaj WHA, la Monda Hoke-Ascio

Referencoj redakti

  1. Belson, Ken, "Seattle Is Awarded an N.H.L. Expansion Team". Kontrolita 21a de Decembro, 2018.

Eksteraj ligiloj redakti