Hamina

komunumo en Finnlando

Hamina (svede Fredrikshamn) estas urbo kaj komunumo en la finna gubernio Suda Finnlando, ties provinco Kymenlaakso. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 19 877 loĝantoj sur areo de 609,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². La arkitekturon de la malnova centro karakterizas urboplano cirkloforma: el la ok-angula centra placo disradias ok rektaj kaj ĝin ĉirkaŭas du ringoformaj stratoj, kaj la tutan centron enfermas ĉeno de fortikaĵoj.

Hamina

Blazono de Hamina

Situo de Hamina

Blazono Situo
komunumourbetourbo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.hamina.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Kymenlaakso
Fondita 1652
Areo 633 km² (sen maro)
Loĝantaro 19 877 (2020)
Finnlingvaj 96,7 %
Svedlingvaj 0,4 %
vdr
Urbodomo de Hamina
60.56666666666727.183333333333

Hamina estas unu el la plej belaj urboj en suda Finnlando. La urbodomo, originale el 1797, situas en la urbocentro. Post fajro en 1840, Carl Ludwig Engel renovigis ĝin en novklasika stilo kaj alkonstruis turon.

Hamina estas malnova fortikigita urbo ĉe la Finna golfo. Ekde 1819 ĝis 1903 en Hamina funkciis kadeta lernejo por estontaj oficiroj. En 1920 tie estis fondita lernejo de rezervistaj oficiroj. Ĉiun duan (paran) jaron, por festi la armeajn tradiciojn, la urbo aranĝas grandan festivalon de militista muziko nomatan Hamina Tattoo.

Eksteraj ligiloj redakti

Fotogalerio redakti