Patrik AUSTIN (naskiĝis en 1973 en Porvoo) estas finna esperantisto, muzikisto kaj lingvoinstruisto. Li estas konata en Esperantujo kiel la bandestro de Dolchamar. Li lernis Esperanton dum li loĝis en Londono inter 1997 kaj 1999 kaj estis membro de la Centra Klubo. Nuntempe loĝas en Helsinko.

Patrik Austin
Piechjo
Patrik Austin
Persona informo
Aliaj nomoj Piechjo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Finnlando Porvoo, Finnlando
Lingvoj Esperantofinna
Nacieco finno
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj membro de muzika grupo Dolchamar
Esperantistiĝis en 1998
vdr
Patrik Austin
Alie nomata Piechjo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Porvoo
Deveno Finnlando Finnlando
Profesio muzikisto, lingvoinstruisto
Instrumentoj kantado, akustika gitaro
Parencaj
temoj
Dolchamar
vdr

Atingoj en Esperanto redakti

  • En 1998 li lernis Esperanton.
  • En 1999 li fondis la bandon Dolcxamar kaj registris la demodiskon Kun ikso en sia loĝejo en orienta Londono.
  • En 2000 li retransloĝiĝis en Finnlando. Unua KD de Dolcxamar publikigita de la eldonejo Vinilkosmo. Austin partoprenis siajn unuajn Esperanto-renkontiĝojn kun la tiam kvarmembra bando. Samjare li kunrestarigis FEJO-n, la landan asocion de TEJO.
  • En 2003 li post paŭzo reaktivigis la bandon kun novaj membroj kaj renovigita nomo Dolchamar.
  • En 2004 li kunfondis la asocion Esperanto en Universitato de Helsinko.
  • En 2005 elvenis la albumo Rebela Sono de Dolchamar. Patrik restarigis la gazeton Fejo-bulteno kaj ekinstruis Esperanton universitate.
  • En 2006 EAF elektis lin kiel Aganto de la Jaro 2005.
  • En 2007 post ses jaroj kiel prezidanto de FEJO li lasis la postenon kaj fariĝis sekretario[1]. Li ekverkis novan lernolibron de Esperanto por finnlingvanoj.

Notoj redakti

  1. http://www.esperanto.fi/fejo/prezentigho.htm Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine - la 20-an de junio 2007