Mikaela Nylander
Mikaela NYLANDER (naskiĝinta la 27-a de marto 1970 en Porvoo) estas svedlingva finna sed ankaŭ la finnan fluante parolanta politikisto. Ŝia partio estas la Sveda Popola Partio. Ŝi estis membro de la finnlanda parlamento en 2003–2019. En sia hejmlando, ŝi estas precipe konata pro siaj fortaj lingvopolitikaj pozicioj. Ŝi tre zorgas pri klopodoj fari la lernadon de la sveda lingvo libervola en finnaj bazlernejoj. Nylander ankaŭ ŝatus restarigi la devigan svedan por la mezlernejfina ekzameno (ylioppilaskirjoitukset, studentexamen). Laŭ ŝi la tute svedlingva malplimulto de Finnlando tute dependas de tio ke finnlingvaj lernejanoj aŭtomate lernas la svedan kaj tio, ke tiu devo el la finnlingvanoj estus forigita, mortigus la dulingvismon.[1] Nylander loĝas en Porvoo kaj havas edzon kaj tri infanojn. Ŝi multe efikis en la lokpolitiko de sia urbo. Ŝi ankaŭ deklaris la kristnaskan trankvilon.
Mikaela Nylander | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1970 (54-jaraĝa) en Porvoo | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | vd | ||||
Loĝloko | Porvoo vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Partio | Sveda Popola Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||