Meza Ostrobotnio
Meza Ostrobotnio (finne Keski-Pohjanmaa, svede Mellersta Österbotten) estas provinco de Finnlando. Ĝi estas pri la loĝantaro la plej malgranda provinco en kontinenta Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Kokkola. La nuna oficiala Meza Ostrobotnio estas pli malvasta ol areo, kiu popolkulture estas Meza Ostrobotnio. Ankaŭ grandeta parto el Norda Ostrobotnio kaj malgranda parto de Suda Ostrobotnio apartenas al la popolkultura Meza Ostrobotnio. En la 1950-aj jaroj oni planis, ke oni fondu gubernion Meza Ostrobotnio. Laŭ la plano, la gubernio estus klare pli vasta ol la nuna provinco Meza Ostrobotnio.
Meza Ostrobotnio | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
provinco de Finnlando [+] | |||
Lando | Finnlando | ||
Koordinatoj | 64° N, 24° O (mapo)63.524.25Koordinatoj: 64° N, 24° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Kokkola | ||
- koordinatoj | 64° N, 24° O (mapo)63.524.25Koordinatoj: 64° N, 24° O (mapo) [+] | ||
Areo | 5 219,58 km² (521 958 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 67 976 [+] (januaro 2021) | ||
Denseco | 13,02 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | FI-07 | ||
Meza Ostrobotnio | |||
Vikimedia Komunejo: Central Ostrobothnia [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La areo de Meza Ostrobotnio estas 5 474 km² kaj ĝi havas 70 482 loĝantojn (1.1.2005).