Orienta lestadianismo
Orienta lestadianismo (finne rauhansanalaisuus, svede östlæstadianism) estas la tria plej granda branĉo de lestadianismo, konservativa movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio. En Usono ĝi estis distingita disde okcidenta lestadianismo en 1903. En Finnlando ĝi estis distingita disde konservativa lestadianismo en 1934.

Aktiveco:
Same kiel en aliaj branĉoj de lestadianismo, en orienta lestadianismo estas instruata, ke la infanoj naskiĝas en kristana kredo sed granda parto de infanoj perdas sian kredon. Tamen alimaniere ol ekzemple en konservativa lestadianismo, en orienta lestadionismo estas instruata, ke homo, kiu perdis sian kredon, povas rericevi ĝin ankaŭ aliel ol ke li ricevas absolvon. Ankaŭ orienta lestadianismo malapogas kontraŭkoncipon (kaj tial la loĝantonombro de la komunumo Larsmo kreskas multe), sed ĝi, alimaniere ol ekzemple konservativa lestadianismo kaj okcidenta lestadianismo, akceptas ekzemple televidon kaj teatron. Orienta lestadianismo ne instruas ekluzivan eklezioinstruon kiel konservativa lestadianismo kaj okcidenta lestadianismo.
Orienta lestadianismo estas vere forta spirita forto en Ostrobotnio.
El orientaj lestadianoj de Finnlando estas pli ol 70 % svedlingvaj finnlandanoj, pleje el Ostrobotnio. Tamen la plej konata finnlanda orientlestadiano, la iama ĉefministro Juha Sipilä, estas finnlingva.