Alkoholismo

malsano

Alkoholismo estas malsano ĉefe de sencelaj homoj, kiuj volas solvi siajn problemojn per alkoholo. La malsano havas psiĥan kaŭzon, sed la damaĝoj estas mensaj, korpaj kaj sociaj. La Monda Organizo pri Sano difinas alkoholismon kiel ajn trinkaĵon, kiu rezultas problemojn[1].

Gravuraĵo de Samuel Davenport laŭ originalo de William Hogarth: Beer Street
Gravuraĵo de Samuel Davenport laŭ originalo de William Hogarth: Gin Lane
"Reĝo Alkoholo kaj lia Ĉefministro" Kontraŭ-alkoholisma afiŝo de 1820

Faktoroj ligitaj al alkoholismo:

  • la alkoholaĵoj,
  • la individuaj problemoj,
  • sociaj kaj kulturaj rilatoj.

Estis kalkulita en 2011, ke proksimume unu kancero el dek pri viroj kaj unu el tridek pri virinoj estas atribuataj al alkoholo.[2]. La konsekvencoj estas:

  • buŝo: aperas ulceroj kaj eĉ kancero;
  • ezofago: ankaŭ aperas ulceroj, ezofagito kaj kancero. (la kanceroj en ezofago estas ĝenerale pli gravaj);
  • stomako: aperas gastritoj, ulceroj kaj kancero;
  • pankreato: aperas gravaj problemoj:
    • la alkoholo detruas la insuletojn de Langerhans; pro tio, iom post iom malpliiĝas la sekreciado de insulino;
    • aperas diabeto, okazas alteroj de la proteinoj de la pankreata sekrecio;
    • sekrecioj precipitiĝas en la duktoj;
    • okazas obstrukco de la kanalaj sistemoj. La precipitado akumuliĝas antaŭ la ŝtopilo; plialtiĝas la tension loke, kaj formas eŭdocistojn akumuliĝas kalcio en la sekrecio, kaj formiĝas kalkulusoj, kiuj ankaŭ obstrukcas la kanalojn pro la intensa kaj progresiva detruo de la ĉeloj de la pankreato okazas kronika pankreatito, kiu estas serioza malsano, ĝenerale aperante post la mortigo de minimume 75% de la organo.

Kune aperas:

  • ofta doloro (pro obstrukco),
  • maldikeco,
  • iktero (pro edemo de pankreata kapo),
  • grasa fekaĵo (la pankreato ne regule ekskrecias ĝian sukon en la duodenon),
  • diabeto,
  • ĉe hepato: alteroj,
  • pro la detruo de la organo pliigas grason en la ĉeloj, kun hepatomegalio. Tio estas steatozo, periodo kiam la kuracisto ankoraŭ povas multe helpi la pacienton kiam okazas granda ingesto de alkoholaĵoj en malgranda spaco da tempo, ni havas nekrozon de la ĉeloj, akute, kiu estas tre serioza problemo, la hepatito sed ĝenerale okazas progresive granda detruo de ĉeloj, kaj iom post iom la

normala histo estas anstataŭigita per fibrozo, kun premo kaj obstrukco de vazoj.

Sekvas cirozo, kaj aperas:

  • hemoroidoj,
  • ascito,
  • varikoj en ezofago pro la devio de la sango; rompas vazojn kaj la paciento povas perdi la vivon,
  • varikoj en abdomeno kaj kruroj,
  • varikoj en skroto aŭ vagino,
  • kancero estas normala konsekvenco post cirozo.

Aliaj simptomoj:

  • cerbo: iom post iom okazas la detruo;
  • pro la sango ne filtrita en la hepato akumulas toksinojn en la homa organismo, kaj ni havos grandan cerban lezon, la hepata encefalopatio;
  • seksaj organoj: ekde la komenco aperas frua ejakulo.

La problemo estas tre grava, sed bedaŭrinde la homaro ankoraŭ asocias la alkoholaĵojn kun normala vivo, ne bone komprenante la seriozajn konsekvencojn kun la ofta detruo de la vivo de milionoj da junaj personoj. Ĝenerale, eĉ en festoj de infanoj ekzistas alkoholaĵojn por la plenkreskuloj.

Laŭ sperta raporto prezentita la 4-an de majo 2017, alkoholo devus esti malpermesata por gravedaj virinoj, junuloj kaj adoleskantoj[3]. La 24-an de aŭgusto 2018, la internacia medicina ĵurnalo The Lancet publikigas meta-analizon sur la ofteco kaj efiko de alkohola konsumo inter 28 milionoj da homoj en 195 landoj inter 1990 kaj 2016[4], kiu malkonstruas la miskomprenon laŭ kiu "Iom glaso da alkoholo" ĉiutage estus bona por homa sano[5],[6],[7].

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj kiuj rilatas al la temo alkoholismo (drinkemo) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[8]:

  •  
     Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo. 
  •  
     Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte. 
  •  
     Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Littrell, Jill. (2014) Understanding and Treating Alcoholism Volume I: An Empirically Based Clinician's Handbook for the Treatment of Alcoholism: Volume Ii: Biological, Psychological, and Social Aspects of Alcohol Consumption and Abuse. Hoboken: Taylor and Francis. ISBN 9781317783145. “The World Health Organization defines alcoholism as any drinking which results in problems”. (angle)
  2. Schütze M, Boeing H, Pischon T et al. Alcohol attributable burden of incidence of cancer in eight European countries based on results from prospective cohort study, BMJ, 2011:7;342:d1584 (angle)
  3. Santé publique France - Avis d'experts relatif à l'évolution du discours public en matière de consommation d'alcool en France organisé par Santé publique France et l'Institut national du cancer. www.santepubliquefrance.fr. Alirita 15-a de septembro 2018.. (france)
  4. Alcohol use and burden for 195 countries and territories, 1990–2016: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2016. The Lancet. Alirita 15-a de septembro 2018. (angle)
  5. Santé: Pas une goutte d'alcool sans danger - Vivre - tdg.ch. tdg.ch/. Alirita 15-a septembro 2018..(france)
  6. Alcool : selon une étude, boire un verre par jour n'est pas du tout «bon» pour la santé - 24/08/2018. ladepeche.fr. Alirita 15-a septembro 2018. (france)
  7. Même avec un seul verre par jour, l'alcool nuit à la santé. www.20minutes.fr. Alirita 15-a de septembro 2018. (france)
  8. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.