Alkoholuloj Anonimaj

Alkoholuloj Anonimaj (AA), aŭ Sennomaj Alkoholuloj, estas kunularo, neformala asocio, de homoj kiuj trovinte en si emon pri trodrinkado, trovis sin senfortaj kontraŭ sia drinkado, ne povante ne drinki, sed kiuj kune en AA trovis rimedojn por vivadi libere de alkoholo.

Alkoholuloj Anonimaj
emblemo
neprofitcela organizaĵosubtengrupo • self-help groups for mental health
Komenco 1935 vd
Agareo

12-paŝa programo
• teetotalism

Fondinto(j) Robert Holbrook Smith • Bill W. vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Signo de AA

AA fondiĝis en la jaro 1935 en la Usona ŝtato Ohio, kiam novjorka akciisto (Bill Wilson), kelkajn monatojn sobra sed en stato de streĉa tentateco, renkontis sobriĝeman ohian kuraciston, d-ro Robert Smith. Ilia sukceso reciproke sin sobrigi, kaj la eltrovo de tio, ke la rezulto estas ripetebla, baldaŭ portis la novan societon trans landajn kaj lingvajn barojn, tiel ke nun troviĝas milionoj da AAanoj en pli ol cent landoj.

La nomo de AA estas derivita de la unua libro, Alkoholuloj Anonimaj, neformale nomita "La Granda Libro", titolita en la angla, "Alcoholics Anonymous".

Oni adoptis la 12-paŝan programon de Alkoholuloj Anonimaj al diversaj aliaj malsanoj, kiel toksomanio kaj tromanĝado. La dua plej granda 12-paŝa programo, Narkotuloj Anonimaj, temas pri tuta abstino de ĉiuj mensoŝanĝaj substancoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti