Sekulara Organizaĵaro por Sobreco

La Sekulara Organizaĵaro por Sobreco estas neprofitcela reto de aŭtonomaj grupoj por reciproka helpo resaniĝi de toksomanio. La programo emfazas la bezonon plej prioritatigi sobrecon kaj uzas reciprokan subtenon por helpi membrojn atingi tiun celon. La Sugestitaj Gvidlinioj por Sobreco emfazas racian decidadon kaj ne havas religian aŭ spiritecan naturon. SOS prezentas alternativon al la spiritec-bazitaj programoj por toksomania resaniĝo, ekzemple Alkoholuloj Anonimaj (AA). Membro de SOS rajtas ankaŭ ĉeesti AA-renkontiĝojn sed SOS ne rigardas spiritecon aŭ kapitulacon al pli alta potenco kiel necesan por abstinadi.

Sekulara Organizaĵaro por Sobreco
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1985 vd
vdr

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Christopher, James (1988). How to stay sober: recovery without religion. Buffalo, NY: Prometheus Books. ISBN 0-87975-438-9. OCLC 17385031
  • Christopher, James (1992). SOS sobriety: the proven alternative to 12-step programs. Buffalo, NY: Prometheus Books. ISBN 0-87975-726-4. OCLC 25411883
  • Christopher, James (1989). Unhooked: staying sober and drug-free. Buffalo, NY: Prometheus Books. ISBN 0-87975-542-3. OCLC 20171952
  • Uebel, Michael; Shorkey, Clayton (2008). "Secular Organization for Sobriety". In Fisher, Gary L.; Roget, Nancy A. Encyclopedia of Substance Abuse Prevention, Treatment, and Recovery. Thousand Oaks: Sage. ISBN 1-4129-5084-8. OCLC 185031308
  • White, William L (2003) Management of the High-Risk DUI Offender, Institute for Legal, Administrative and Policy Studies, University of Illinois at Springfield

Eksteraj ligiloj

redakti