Kazincbarcika
Kazincbarcika estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika, kies centro estas.
Kazincbarcika | |||
|
|||
Areo | 37 km² (3 700 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 27 487 | ||
Poŝtkodo | 3700 | ||
Telefona antaŭkodo | 48 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kazincbarcika.hu | |||
GeografioRedakti
Kazincbarcika situas en valo, en dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Putnok. Ĝi kontaktiĝas kun Sajószentpéter, Edelény estas proksime.
HistorioRedakti
Dum la historio laŭ la valo de Sajo vilaĝoj troviĝis en la loko de la nuna urbo. Sajókazinc estis menciita unufoje en 1240. Estis nenio sanĝo ĝis mezo de la 19-a jarcento. En la najbara vilaĝo Barcika oni trovis karbonon, en ambaŭ vilaĝoj la industrio aperis. Granda evoluo okazis dum la socialismo, la vilaĝoj unuiĝis en 1947, ĝi iĝis grandvilaĝo en 1948 kaj urbo en 1954. La plej granda uzino estas Borsod Kemia Kombinato. Iom poste proksima vilaĝo Berente aliĝis kaj en 2000 denove iĝis memstara. Post 1980 la minado kaj la industrio forte krizis, nuntempe la Kombinato funkcias.
VidindaĵojRedakti
- Preĝejo de Sankta Familio (Kazincbarcika)
- Preĝejo Tereza el Avilo (Kazincbarcika)
- kalvinana baroka preĝejo el la 18-a jarcento en urboparto Barcika
- grekokatolika preĝejo
FamulojRedakti
- en la iama Sajókazinc naskiĝis:
- muzikisto kaj aktoro Béni Egressy
- kalvinana episkopo József Szathmári Paksi
- en Kazincbarcika naskiĝis:
- aktoro Ottó Viczián
- pentristo Janó Bari
- en Kazincbarcika mortis: