Kalvinana preĝejo (Kazincbarcika-Felsőbarcika)
La Kalvinana preĝejo de Kazincbarcika estas religia historia monumento (deklarita en 2005) en urbo Kazincbarcika (Hungario), iam en vilaĝo Barcika. Ĝi estas la plej malnova konstruajo de la nuna urbo.
Kalvinana preĝejo de Kazincbarcika | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Kazincbarcika-Felsőbarcika
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kazincbarcika |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 150 sidlokoj |
Longo | 14 m (interne) |
Larĝo | 6 m (interne) |
Alto | 23 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo Barcika arkeologoj trovis rondan kapelon el la 12-a jarcento. Jam la kalvinanoj uzis ĝin en la 16-a jarcento. En la sekva jarcento pro la militadoj ĝi ruiniĝis, sed poste rekonstruiĝis, eĉ oni alkonstruis lignan turon. En 1882 plena incendio okazis en la vilaĝo, ankaŭ la preĝejo bruldetruiĝis, sed en la sekva jaro ĝi estis rekonstruita. Tamen la turo estis preta nur en 1891. La kirko mem estis renovigita en 1929, sed pro la 2-a mondmilito denove ruiniĝis. La rekonstruado finiĝis en 1949, poste kelkfoje okazis pluraj renovigaj laboroj, lastfoje en 2007.
Konstruaĵo redakti
La simpla malgranda barokeca preĝejo situas sola laŭ la vojo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas pinta piramida. En flanko de la navo ekstere estas videblaj la restinta mezepoka fenestro kaj plene reliefanta antaŭĉambro kun enirejo. La turo havas 2 sonorilojn. Interne la plafono estas ebena, ligna kaj pentrita.