Kalvinana preĝejo (Kazincbarcika-Sajókazinc)

La Kalvinana preĝejo de Kazincbarcika estas religia historia monumento en urbo Kazincbarcika (Hungario), iam en vilaĝo Sajókazinc. Ĝi estas la plej malnova konstruajo de la nuna urbo.

Kalvinana preĝejo de
Kazincbarcika
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kazincbarcika
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 500 homoj
Longo 22 m (navo interne)
Larĝo 12 m (navo interne)
Alto 23 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la vilaĝo la unua katolika kirko (laŭ la kutimoj en mezo de la tombejo) estis menciita en 1332. Ĝi estis pligrandigita en 1526, sed la turkoj forrabis ĝin en 1552. Iom poste la loĝantoj prenis la kalvinismon kaj ili uzis la katolikan kirkon ekde 1576. En la sekva periodo pro la turkaj atakoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, la preĝejo estis parte detruita, jam neuzebla. En 1700 oni uzis lignan kirkon, sed en 1732 oni denove uzis la jam riparitan ŝtonan preĝejon. En 1792 la konstruaĵo estis renovigita-rekonstruita, eĉ turo estis alkonstruita. En 1825 ĝi estis bruldetruita, poste riparita. La jam uzita orgeno estis aĉetita en 1885. Pli novaj restaŭraj laboroj okazis en 1899.

Konstruaĵo redakti

La simpla malgranda preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. En flanko de la navo ekstere estas videbla la restinta mezepoka fenestro. La turo havas 4 sonorilojn. Interne la plafono estas ebena, la muroj estas blankaj. La lignaj benkoj estas brunaj. Tie estis baptita Béni Egressy, antaŭ la kirko estas memorejo pri li.

Fontoj redakti