Ildikó Keresztes
Ildikó KERESZTES [keresteŝ] estas hungara rokkantistino, deklamistino, aktorino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureș la 8-an de aŭgusto 1964.
Ildikó Keresztes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1964 (60-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gimnastika Universitato de Budapeŝto (–1988) |
Familio | |
Edz(in)o | László Kicska (en) (1987–2012) |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro diskografa artisto |
Kariero
redaktiIldikó Keresztes translokiĝis el Rumanio (kie ŝi apartenis al la hungara minoritato) al Hungario en la fruaj 1980-aj jaroj. En 1985 ŝi akiris permeson por kantisto. Ŝi faris longan turneon kun muzikgrupo en Skandinavio. En 1988 ŝi havis mizikalajn rolojn en Budapeŝto, sed la teatra trupo aliĝis al Teatro Petőfi (Sopron), kie ŝi kantadis ankaŭ operetojn. En 2006 ŝi estis nomumita "eterna membro" de la teatro. Ŝi havis rolojn ankaŭ en Teatro Madách kaj en pluraj teatroj, ofte ŝi kantadis, tamen ŝiaj televiziaj roloj portis la tutlandan konatecon. Ŝi ofte havas diversajn taskojn en pluraj televizioj.
Ildikó Keresztes havas de 1999 plurajn diskojn. Ŝi estas premiitino Artisjus (2001) en kategorio de muzikalo.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Fleur de cactus (Floro de la kakto) - Antonia
- Sándor Petőfi: Az apostol (La apostolo) - almozpetinto
- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - fraŭlino Viola
- Ede Szigligeti: Liliomfi - fraŭlino Camilla
Fonto
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Persona retejo Arkivigite je 2007-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
- hungara biografieto kun foto