Ildikó Hűvösvölgyi
Ildikó Hűvösvölgyi [huvoŝvoldji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hűvösvölgyi Ildikó estas elstara hungara aktoro. Ŝia edzo estis András Kisfaludy, ŝia parenco estis Péter Hűvösvölgyi.
Ildikó Hűvösvölgyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1975) |
Familio | |
Edz(in)o | András Kisfaludy |
Infano | Zsófia Kisfaludy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ildikó Hűvösvölgyi naskiĝis la 9-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIldikó Hűvösvölgyi maturiĝis en konservatorio en sia naskiĝurbo en 1971, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Ŝi komence aktoradis en Teatro Petőfi (Veszprém) unu jaron, poste en Teatro Madách, kie ankaŭ nun estas membro. Ŝi estas ankaŭ eterna membro de Teatro Petőfi (Sopron). Ŝi ricevis en 2015 premion Kossuth, pli frue ankaŭ aliajn premiojn en 1983 kaj 2012. Ŝi naskis 2 filinojn.
Roloj (elekto)
redakti- diversaj kinejaj filmoj inter 1971 kaj 1984
- diversaj televiziaj filmoj inter 1974 kaj 2005
- muzikaj teatraĵoj, ekzemple Molière: L' Avarulo - Marianne; Neil Simon: The Odd Couple - Mickey; Irma la Douce - titolrolo