Edit Majzik
Edit Majzik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Majzik Edit estas hungara aktoro.
Edit Majzik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1967 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1986–1990) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Edit Majzik [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEdit Majzik frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1984 ŝi lernis en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1990, ŝi lernis plej multe de Gábor Zsámbéki kaj Gábor Székely (reĝisoro). Post la diplomo ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Nyíregyháza. Inter 1992 kaj 2006 ŝi apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al malgranda teatro en Budapeŝto. Ŝi estis elektita distrikta deputito en 2010 en Zugló. En 2015 ŝi revenis al la Teatro Csokonai. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1993-1997.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Goneril
- Rikardo la 2-a - edzino de duko York; kortegano
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Viola
- Tito Androniko - Alarich
- Kiel plaĉas al vi - Rosalinda
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Henrik Ibsen: Hedda Gabler - S-ino Elvsted
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Budapest anno (televizia filmo)
- Cathrine magánélete (2009)
- Tűzvonalban (televizia serio)