Karina Kecskés
Karina Kecskés [keĉkEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kecskés Karina estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Karina Kecskés | |
---|---|
Karina Kecskés en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1976 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Karina Kecskés[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1976 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Karina Kecskés studis en privata aktorlernejo de Margit Földessy en la jaroj 1993 kaj 1994, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Zsámbéki. Inter 1998–2008 ŝi estis membro de Nova Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premiojn en 1999 kaj 2011. Ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- Othello - Bianca
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Natalja Ivanovna
- Ĉeriza ĝardeno - Dunjaŝa
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- Dezső Szomory: Hermelin – Manci Malatinszky
- Ede Tóth: A falunk rossza - Tercsi Bátki
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Presszó (1998) - Dóri
- Libiomfi (2003) - aktorino
- Budapest (2009) - virino kun poŝtelefono
- Melegvizek országa (2021)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Amanda Tapping kaj Naomi Watts[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Rizikó (serio, 1993) - Viki
- Hotel Szekszárdi (2002) - feministo
- Korhatáros szerelem (2018) - instruistino
- Airies (serio, 2021) - Bütyök