Csaba Debreczeny
Csaba Debreczeny [ĉaba debreceni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Debreczeny Csaba estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Csaba Debreczeny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1990–1994) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Csaba Debreczeny[1][2] naskiĝis la 23-an de majo 1971 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiCsaba Debreczeny maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1994. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Zsámbéki. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Katona József. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro de Kecskemét (1995-1997), Teatro Radnóti (1997-2002), Teatro István Örkény (2004–2016). Li estis liberprofesiulo inter 2002–2004 kaj ekde 2016. Li ricevis premiojn inter 2002-2011.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- La Ventego - Antonio
- La Dresado de la Megero - Hortensio
- Kiel Plaĉas al Vi - Silvius
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Albert Tompa
- Julio Cezaro - Octavius
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő – Edvin
- Ferenc Molnár:
- A farkas – György Szabó
- Az üvegcipő – Pál Császár
- Anton Ĉeĥov: Apátlanul – Sergej Pavloviĉ Vojnicev
- Gábor Nógrádi: Ni neniam mortos! (teatra adapto) – Pucus
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Üvegtigris (2001) - fianĉo
- A Hídember (2002) - János Bohus
- Kútfejek (2006) - Feri
- Isztambul (2011) - kuracisto
- Halj már meg! (2015) - arkitekto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de John Cusack, Gael García Bernal, Tobey Maguire, James Marsden, Julian Sands[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Isten teremtményei (1986) - Jancsi
- Fegyencek szabadságon (1993)
- Életképek (serio, 2004) - advokato
- Aranyélet (serio, 2015) - Imre Stresszer
- A Séf meg a többiek (serio, 2022) - Róbert