La Dresado de la Megero
La Dresado de la Megero (angle The Taming of the Shrew) estas verŝajne la unua el pluraj komedioj de Ŝekspiro, kies precipa temo estis la amo, kaj ĝi povas esti eĉ la unua komedio, kiun li verkis. Kvankam regas nenia certeco pri la precizaj datoj, kiam prezentiĝis liaj fruaj dramoj, oni konjektas, ke "la megero" estis verkita jam en 1588.
La Dresado de la Megero | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Auld | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Rotterdam | |
Eldoninto | Esperantaj Kajeroj | |
Paĝoj | 136 | |

Laŭ normoj de stilo kaj lirika tono ĝi ŝajne antaŭdatas la pli maturan La Komedio de Eraroj, kiu estis prezentata ĉirkaŭ la jaro 1592. Cetere ĝi enhavas klaran aludon pri La Hispana Tragedio [1] (de Thomas Kyd), kiu aperis plej malfrue je la fino de 1591. Fine, se pravas la lastatempaj esploroj, stampante la presitan La Dresado de Unu Megero kiel "malbonan kvarton" (t.e. malfidela misskribita ["pirata"] versio) de la ŝekspira dramo, do la megero nepre estis larĝe prezentata antaŭ 1594, kiam la anonima "Unu megero" estis notita en la Registro de eldonoj.
NotojRedakti
- ↑ Ne temas pri La Hispana Tragedio de Jef Last
Eksteraj ligilojRedakti
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la dresado".
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto