Laŭ PIV Megero estis unu el la tri Erinioj. Kaj de tie megero estas ruza, malica virinaĉo. De tie megeri estus konduti kiel megero. Tiu termino aplikiĝas al virino konsiderita de proksimuloj kiel violenta, perfortema, grumblema, petolema kaj de malfacila traktado. Tiu tipo de rolulo havas plej popularan ekzemplon en la verko de Ŝekspiro nome La dresado de la megero.

La dresado de la megero, de C. R. Leslie